Novaĵoj

Baldaŭ ne plu eblos peti okazigon de tutmonda KER-sesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-02-17 11:11:12

Ni memorigas vin, ke proksimiĝas la limdato por anonci intereson pri okazigo de tutmonda aŭ loka ekzamensesio. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, rigardi la subajn datojn kaj decidi al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn.

La limdato estas la 28a de februaro.

La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ekzamenorganizantoj.

Post la ricevo de plenigita pet-formularo ni kontrolas la kondiĉojn kaj en kazo de pozitiva decido, ni lanĉas la sesion kaj eblos komenci la aligojn de la kandidatoj.

Ni stimulas ekstereŭropajn landojn okazigi sesion en aprilo, por ke la atestiloj pretiĝu antaŭ UK kaj povu esti transdonataj dum la 100-a kongreso en Lille. 

 Aliĝilojn por la jam aprobitaj sesioj vi trovas ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj . Bonvolu ne lasi la petojn kaj aliĝojn al la lasta minuto.

Ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj vi povas trovi ĉe la ekzamenpaĝo kaj en ties subpaĝoj

Precipe dum UK, pro la antaŭvidebla granda intereso, povos esti ke ni ne povos ĉiun ekzameni en la parola parto. Ju pli frue oni aliĝas, des  pli certas, ke oni ricevos ekzameneblon. 

Se vi havas demandon aŭ bezonas helpon por decidi, bv. kontakti Katalin Kovats, organizanton.

19 aprilo

Nur skriba

Brighton - Britio

Brita Kongreso

K. Kovats  - Ed Robertson

25 aprilo                   

 

Kompleksa  

Nur skriba

Greziljono - Francio

Managvo - Nikaragvo

Post intensaj kursoj

Speciala ekzamentago

K. Kovats  - Jannick Huet

Katalin Kovats kaj Uriel Gurdian

30 majo Kompleksa Vidu la liston sube Tutmonda Ekzamentago K. Kovats 
31a julio Kompleksa Lille - Francio 100a Universala Kongreso de Eo K. Kovats 
         
TUTMONDA SESIO 2015 majo      
30 majo

Nur skriba

Parizo - Francio Tutmonda Ekzamentago Katalin Kovats kaj Didier Janot
30 majo

Kompleksa

Kuritibo - Brazilo Tutmonda Ekzamentago Katalin Kovats kaj Ivan Colling
30 majo Kompleksa Toulouse - Tuluzo  en FR Tutmonda Ekzamentago Katalin Kovats kaj Christophe Chazarein
30 majo Kompleksa Subotica - Serbio Tutmonda Ekzamentago Katalin Kovats ka Laszlo Aranka
30 majo Kompleksa La Chaux-de-Fonds - Svislando Tutmonda Ekzamentago Katalin Kovats kaj Monika Molnar
30 majo Skriba Hago - Nederlando Tutmonda Ekzamentago Katalin Kovats kaj Piet Buijnsters 
NASK revenas al Nord-Karolino kaj kunigas fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo Al la listo Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.