Novaĵoj

Hodiaŭ estas la RISKO-ludo dujara.

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-13 08:59:57

La 13an de aprilo 2013 estis lanĉita nia ludo RISKO. Hodiaŭ estas la dua datreveno. 

Dum tiu periodo aliĝis al la ludo 684 personoj el 65 landoj kaj ludas ĉiumonate regule ĉ. 130 riskemuloj. Detalojn pri la ludo bonvolu vidi en la paĝo de statistiko

Ni aparte gratulas al niaj plej diligentaj ludantoj, inter kiuj Nicole Else el Aŭstralio mistrafis eĉ ne unu tagon de la ludo. 

nicolee (AU) 731, bujdoso (HU) 730, vmel (RU) 728, Barbulo (HU) 723, euxgeno (BY) 709, Vojacek (CZ) 705, viktoro44 (AD) 701, VitoRedsky (PL) 701, vente (RU) 687, arankal (RS) 672

Okaze de la datreveno ni invitas vin rakonti pri viaj kialoj ludi, pri viaj spertoj, pri tio kion signifas por vi la ludo, kial vi ludas. Mi esperas ke multaj el la ludantoj, (kaj ne nur la plej diligentaj) reagos al nia demando. Sincere dirite, ni unue planis malfunkciigi la ludon por tiu tago, ĉar ni certis, ke pro tia "paneo" venus pli da reagoj ol je simpla festa tago. Sed mi lasis venki en ni la optimisman memon. 

Jen la Gastlibro, kie ni atendas viajn reagojn. 

Bonvolu disvastigi la ludon, inviti viajn amikojn kaj malamikojn, kursanojn kaj familianojn por ke ni pli multnombre amuziĝu plu.

Ni dankas kaj premios pro bona varbado Jean-Claude ROY,  kiu modele kaj sukcese akiris lastatempe novajn personojn por la ludo.  

Ni planas aldoni novan version de la ludo, pri kies konstruo ni baldaŭ konsultos vin por ke vi, ludantoj povu partopreni en la planada fazo. Por subtendonacoj bonvolu viziti la paĝon: http://www.edukado.net/prie/subteno

Ni deziras al vi sukcesan pluan riskumadon.  Amike, Katalin Kováts kaj Mogens Rude Anderson

Kuraĝigo por la KER-kandidatoj Al la listo KER-ekzamenoj: Rapide aliĝu por certigi vian lokon en Lillo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.