Novaĵoj

Ni serĉas helpantojn por la kongresa semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-05 20:22:19

Edukado.net serĉas helpantojn por la kongresa semajno.

La tasko estus dum kelkaj horoj (de mardo posttagmezo ĝis sabato) promenadi en la kongresejo aŭ sidi ĉe budo vestita en speciala T-ĉemizo kaj helpi al la kongresanoj

  • per disdonado de flugfolioj
  • per klarigo pri la uzo de la Pinĉiloj
  • membriĝi ĉe edukado.net
  • aliĝi rete al la KER-ekzamenoj aŭ/kaj
  • deĵorante ĉe la pordoj dum la KER-ekzameno 
  • per informado al la kongresanoj pri la KER-ekzamenoj ĉe speciala budo
  • elŝuti al iliaj porteblaj telefonoj kaj tabulkomputiloj novan aplikaĵon, per kiu oni povos facile lerni Esperanton.

Volontuloj anoncu sin ĉe Katalin Kovats kaj indiku en kiu tago el la indikitaj kaj dum kiuj horoj ili povas helpi.

Se vi ankoraŭ ne povas indiki konkretajn horojn, sed principe pretos helpi, ankaŭ tiam anoncu vin kaj ni faros la horaron sabaton vespere, kiam vi jam konas la detalan programon. 

Klarigo pri la konkreta tasko estos sabaton dum la Movada Foiro.  

Ni esperas, ke ni trovos plurajn helpantojn inter niaj membroj. 

Kunportu pinĉilojn al Lillo Al la listo Stafeto de la premio en la junia RISKO-ludo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.