Novaĵoj

UK-raporto: Paroligaj kursoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-01 20:57:24

Edukado.net jam pli ol jardekon tradicie gvidas paroligajn kursojn dum la universalaj kongresoj. Tion ni faras senrekompence, volontule, kiel kontribuon al la plialtigo de la lingva nivelo de la esperantistoj. 

Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare ni okazigis du paralelajn kursojn. Katalin okupiĝis pri la komencantoj, kaj instruis kvarfoje po du lecionojn, do, entute 8 dum la semajno. Sylvain gvidis sesiojn en 4 tagoj, sed nur kvar diversajn lecionojn, tio estas ĉiun tagon li okazigis sian programon dufoje. 

Katalin havis ĉ. 50-60 personojn tage, kaj preskaŭ 40 ĉeestis ĉiujn lecionojn, sekve ili ricevis memoratestilon. Ŝi komencis la instruadon de la alfabeto, kaj en grandaj paŝoj, uzante projekciaĵojn, grandajn mediatorajn kartonojn kaj la libreton Poŝamiko ŝi gvidis la kursanojn al la uzo de akuzativo, lernigis al ili bazan vortostokon kun substantivoj kaj adjektivoj, numeralojn, verbojn, prepoziciojn, afiksojn mal-, ge-, -ist-, -il- kaj bazajn konversaciajn parolturnojn. Fine de la kurso la lernantoj estis direktitaj al la nova lernu-paĝo,  spektis la unuan lecionon de la instrufilmo Pasporto al la tuta mondo kaj aŭdis pri Pasporta Servo. 

Sylvain en siaj paroligaj kursoj, kiujn li decidis gvidi ne en rigide meblita salono, sed en freŝa aero, aktivigis diversmaniere sian bonhumoran publikon. Dum la unua sesio ili pariĝis kaj ĉu rerakontis, ĉu komentis la humurplenan historion de la serĉado - kaj trovado - de la perfekta virino. Dum la dua, li helpis pliriĉigi ĉies vortprovizon per pufmaizaj fulmrenkontiĝoj, dum kiuj oni rapide pridemandis unu la alian pri similsonaj vortoj. La tria sesio - kiu okazis subtende pro la pluvema vetero - li montris sian kolekton de strangaj objektoj kaj la partoprenantoj diskutis ene de malgrandaj grupoj por diveni la utilon de la diversaj kuriozaĵoj.

Dum la kvara sesio pridiskutiĝis denove en grupetoj eĉ pli strangaj, ĉar antikvaj, objektoj, ĉiufoje kun alia diskutgvidanto. Oni do multe interparolis, ankoraŭ pli ridis. Komence aŭ fine de ĉiu sesio, Sylvain donis konsilojn pri tio, kiel efike lerni kiun ajn fremdan lingvon, inklude Esperanton. La lecionojn de Sylvain partoprenis tage entute 70-80 personoj. 

Sylvain gvidis ankaŭ Korelativan dancon en la aŭlo de la kongresejo, sed pri tio ni raportos morgaŭ. 

Ni povas konkludi ke niaj kursoj estas jam vere tradiciaj, tre ŝatataj kaj atendataj de la kongresanoj kaj en tiuj 16 horoj ĉi-foje ni okupiĝas kun sukceso pri ĉ. 150 personoj. Ne nur lernantoj partoprenas niajn programojn, sed ankaŭ multaj spertaj instruistoj venis observi nian laboron.

Vidu fotojn de Monika Molnar kaj Sylvain Lelarge pri niaj kursoj en la libere videbla fotoalbumo de Facebook (kursoj de Sylvain kaj Katalin), kaj en la reteja albumo.  

Komentoj kaj mesaĝoj bonvenas sub la fotoj. 

Korelativa dancado en Nitro Al la listo Familia venko en la RISKO-ludo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.