Novaĵoj

Ekparolu! okazigis 100 parolsesiojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-10-02 17:13:22

La 1an de oktobro 2016 kadre de la projekto Ekparolu! ni okazigis la 100an parolsesion.

La projekto celas ebligi al komencintoj (genevoj) havi skajpajn paroleblojn kun spertaj esperantistoj (geonkloj), kiuj estas speciale trejnitaj por tiu laboro. La eksperimentan fazon de la projekto edukado.net lanĉis en printempo. La varbado inter estontaj geonkloj okazis plurfoje en diversaj Esperanto-aranĝoj, kiel en UK, itala kongreso, nederlanda studsemajnfino, kursoj en Poznan, Arkones, praktike ĉie, kie nia redaktoro, Katalin Kovats, lastatempe agadis. Dum kelkaj trejnadoj partoprenis ankaŭ Sylvain Lelarge, kaj tiel la paro prezentis ankaŭ neimitendajn ekzemplojn de imageblaj konversacioj. Ties filmitaj versioj sukcese cirkulas inter esperantistoj. Vi povas vidi la filmojn ĉi tie

Ĝis nun estas trejnitaj 30 geonkloj, kaj la nombro de genevoj estas ĉ. 25. La genevoj havas eblon ĝenerale je 10 parolsesioj, sed laŭbezone ni povas tiun nombron altigi. 

Menciendas, ke finis la ekzercadon ĝis nun 5 membroj, el kiuj unu jam aktive laboras kiel onklo.

La organizado de la parigoj kaj registrado de la sesioj nun okazas per mana laboro, kun multe da aparta administrado. Tio malaperos tuj, kiam pretos la vera programo. La programisto de edukado.net meze de oktobro komencos konstrui en la retejo la programon, pere de kiu la partoprenantoj facile povos labori. Ni dankas al ĉiuj, kiuj ĝis nun per speciala donaco kontribuis al la buĝeto de tiu projekto

Se vi volas partopreni kiel onklo aŭ onklino, aŭ volas direkti al ni genevojn, kontaktu la redaktoron. Por financa kontribuo bv. viziti la subtenpaĝon.  


El Francio ni havas 6 geonklojn, el Germanio kaj Ruslando po 3, el  Danio kaj Meksiko 2, el la aliaj landoj po 1. 

Kris, nia unua nevo tiel parolis en sia flogo pri nia projekto. (Klaku al la foto por vidi la filmon.)

Pliaj informoj pri la projekto en la EKPAROLU!-paĝo

ILEI lanĉis filmkonkurson Al la listo Denove Brilanto venkis en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.