Novaĵoj

Sukcesa KER-sesio dum la 8a Azia Kongreso en Ĉinio

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-06 10:57:14

Ni informas vin ke la 5an de novembro okazis la antaŭlasta KER-sesio de la jaro 2016. 

La ekzamenon organizis  Katalin Kovats de edukado.net en Ĉinio, en la urbo Quanzhou kadre de la 8a Azia Kongreso de Esperanto. La loka ĉeforganizanto estis profesorino Xiaofeng Gong (Arko), kunekzamenanto estis d-ino Ilona Koutny kaj helpis Zhao Venki. 
Al la sesio aliĝis 23 kandidatoj (21 ĉinoj, 1 iranano kaj 1 filipinano). Fine nur 21 trapasis la skriban ekzamenon, laŭ la nivelo C1  8 kandidatoj, 3 kandidatoj je nivelo B2 kaj 10 je B1.

Se tiuj 21 kandidatoj sukcesos, ni havos entute 1822+21 sukcesintojn. La ĉi-jara rikolto estos 156 kandidatoj kaj Ĉinio havos 71 trapasintojn. 

La sekva kaj ĉi-jare la lasta sesio okazos en Tecamac, Meksiko, komence de decembro, al kiu sesio jam aliĝis 16 kandidatoj. 

Ni informas krome, ke ni ne povas ankoraŭ decidi pri la  sekvontjaraj sesioj, do, ankaŭ ne pri la dato de la Tutmonda Ekzamentago, ĉar la traktado pri la ekzamenadkondiĉoj inter edukado.net/Katalin Kovats kaj UEA bedaŭrinde ankoraŭ ne finiĝis. 

Raportis Katalin Kovats, baze de la informoj de Xiaofeng Gong

VIENO: nova retejo pri Planlingvoj Al la listo TAP-staĝo en Kvinpetalo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.