Novaĵoj
16 novaj premiitoj en la PANTEONO
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-12 00:52:29
Ni kun ĝojo anoncas al vi ke ankaŭ ĉi-jare, okaze de nia jubilea 15a datreveno, ni premias 16 meritplenajn kolegojn kaj prezentos ilin en nia Panteono.
Tiun geston de honorigo ni jam faras de pluraj jaroj. Danke al tio kun la ĉi-jaraj premioj estos 100 vivaj kolegoj kune kun 97 jam forpasintaj gravuloj.
Niaj pensoj kaj koraj gratuloj iru al la festataj. Ni dankas ĉies sindonan laboron kaj deziras al ili longan vivon en sano kaj energio kaj multajn pliajn eblojn por kontribui al nia komuna laboro.
La unuopajn vivresumojn vi povas vidi klakante al la nomoj kaj sub la prezentoj vi povas lasi viajn gratulvortojn kaj memoraĵojn pri la kolegoj.
GRATULOJN al
- Suzanne BOUROT el Francio
- Michel DECHY el Francio
- Roman Dobrzyński el Pollando
- Emilia Guadalupe Vega el Meksiko
- Natalia KASYMOVA el Rusio
- Jolanta Aldona KIERES el Pollando
- Aranka LASLO el Serbio
- Mallely Martínez Mateos el Meksiko
- Fabrizio Angelo Pennacchietti el Italio
- Nina Pietuchowska el Pollando
- Arlette Plutniak el Francio
- Edmond Plutniak el Francio
- Llibert Puig el Katalunio
- Peter Weide el Germanio
- Wei Yubin el Ĉinio
- Halina Komar el Pollando
Por la sekvajaro prezentu vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
← Edukado.net jam de 15 jaroj en via servo | Al la listo | KER-ekzamensesio okazis en Tecámac → |