Novaĵoj

RISKO-gajnintoj: Anna Löwenstein kaj Valentin Melnikov

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-01 00:43:20

          Ni informas vin, ke fine de la 16a ludmonato de RISKO ni havas du venkintojn. Anna Löwenstein el Italio estas regula ludantino, sed nur nun estas la unua fojo, ke ŝin favoris ankaŭ la bonŝanco kaj ŝi finis la ludon je la unua loko. Akompanas ŝin tie Valentin Melnikov el Rusio. Korajn gratulojn al ili ambaŭ. Anna, kompreneble, libere povas elekti el niaj monataj donacoj, sed ankaŭ Valentin meritas...

Legi pli...

Raporto el Bonaero pri la 99a UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-31 16:28:37

En tiu ĉi semajno disvolviĝas la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Argentino. Edukado.net ankaŭ ĉi-jare aktive partoprenas la kongresajn aranĝojn, kontribuante al pluraj el ties riĉaj programoj. Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge – kiel jam de dek jaroj – gvidas paroligajn kursojn, kiuj ĉi-jare estas frekventataj de pli ol 100 kongresanoj. Sylvain prezentas tage dufoje unuhoran programon kun lingvaj aktivaĵoj por kongresanoj. Katalin decidis gvidi kurson por komencantoj, konsistantan el 8 sinsekvaj lecionoj. La plej diligentaj kursanoj fine ricevos atestilon. Tiu ŝanĝo montriĝis bona decido, ekestis firma kaj fidela grupo de ĉ. 30-35...

Legi pli...

KER-sesio en la sukcesa SES

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-21 18:46:42

La 17an kaj 18an de julio 2014 okazis KER-ekzamensesio en la slovaka urbo Nitra. La sesio estis aranĝita dum la tradicia programo Somera Esperanto-Studado, kiun ĉi-jare partoprenis preskaŭ 250 personoj. Kvankam multaj el ili jam trapasis ekzamenon en aliaj okazoj, tamen varbiĝis denove 10 personoj, kiuj submetiĝis al taksado. El la dek kandidatoj kvar  estis el Slovakio, du el Germanio kaj po unu el Ĉeĥio, Francio, Islando kaj Pollando. Ses kuraĝuloj ekzameniĝis je C1-nivelo kaj po du je B1 kaj B2. Krom unu B2-kandidato, ĉiu elektis ekzameniĝi en la kompleksa sistemo, do, kaj skribe kaj parole....

Legi pli...

KER-ekzamenoj dum UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-14 19:49:21

Dum la kongreso denove eblos ekzameniĝi pri Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-sistemo). La ekzameno ekzistas en tri niveloj (B1, B2 kaj C1) kaj je ĉiu el ili oni povos ekzameniĝi. La ekzamenoj havas du partojn: skriban kaj parolan. Oni rajtas trapasi ilin ankaŭ aparte en diversaj lokoj kaj periodoj, kaj ricevi apartajn atestilojn pri ili. Por ricevi atestilon pri kompleksa ekzameno, necesas sukcese trapasi ambaŭ partojn, je kio estos eblo dum la kongreso. Pri la KER-ekzamenoj okazos informado mardon, dum la Paroligaj Lecionoj por progresantoj.  D ezirantoj ekzameniĝi,...

Legi pli...

Paroligaj kursoj de edukado.net dum UK en Bonaero

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-13 11:07:49

  Ni kun ĝojo informas vin, ke edukado.net denove sukcesos okazigi paroligajn kursojn kaj kelkajn aliajn programerojn dum UK en Bonaero. La kursojn gvidos Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. La lecionoj okazos en du grupoj: unu por komencantoj kaj la dua por parolantoj ekde meza nivelo.  Atentu,  ĉi-jare okazos ŝanĝoj en la strukturo.   Por la grupo de komencantoj  ĉiutage ni gvidos 2 sinsekvajn lecionojn. Tiel la 4-taga kurso konsistos...

Legi pli...

1 ... 52 53 54 55 56 57 58 59 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.