Novaĵoj

KER-ekzamenoj: datoj, informoj, aliĝiloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2025-02-06 00:39:04

           La detalojn bonvolu serĉi en la informpaĝo, klakante al la suba bildo. 

Legi pli...

Forpasis Renato Corsetti

Kategorio: Edukado; Dato: 2025-02-01 21:33:16

    Mi sciigas al vi la malĝojigan novaĵon, la forpason de Renato Corsetti, konata esperantisto, en diversaj periodoj gvidanto de gravaj Esperanto-organizaĵoj, inter aliaj prezidanto de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto. Renato estis ankaŭ estrarano de la Fondaĵo Edukado.net kaj membro de la KER-ekzamena centro de UEA, tiel en pluraj agadkampoj rekta kunlaboranto de mi mem.  Li estis ŝatata itala esperantisto, en la lastaj dek jaroj vivanta en Britio, kie li kaj lia edzino Anna Lowenstein aktive partoprenis la vivon de...

Legi pli...

Dek du novaj premiitoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-12-12 18:34:31

Okaze de la 23a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago - kiel tradicie - ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. En tiu ĉi jaro ni prezentas al vi dek du kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj. ...

Legi pli...

Novaj datoj por la C2-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-10-09 09:13:45

Ni informas vin ke ni ŝanĝis la datojn de la C2-KER-ekzamenoj.  Eblas ankoraŭ aliĝi ĝis la 15a de oktobro:  Aliĝilo:   https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj Pliaj informoj pri enhavo, provtestoj kaj aliaj troveblas ĉi tie en la novaĵoj.

Legi pli...

Poznano: Dek novaj trejnitoj pri instruado

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-24 13:00:44

Kiel vi jam povis legi en Poznano ĉi-septembre okazis la lastaj ekzamenoj, kaj per tio finiĝis la 26-jara universitatnivela instruado de interlingvistiko. La nuna fino de la studoj signifas finon ankaŭ de la universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. La studentoj de IS en la tria jaro ĉiam povis elekti studfakon, pri kiu ili specialiĝis. Inter tiuj elektebloj estis ankaŭ metodologio, kies programon ni plilarĝigis aldonante eblon al movadaj interesiĝantoj, kiuj aliĝis al la programo por ties lasta jaro kaj ricevis ne universitatan diplomon, sed atestilon pri la unujara multflanka studado. ...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.