Novaĵoj
Prelegoj kaj seminario pri la Manlibro
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-05-03 09:33:52
En decembro 2020 aperis la 4a eldono de la Manlibro pri instruado de Esperanto . Ĝi estas reredaktita, ampleksigita kaj enhavas multajn novajn informojn pri la evoluo de lingvolernigaj novaĵoj de la lasta jardeko.
Nun ni lanĉis novan sekcion en edukado.net, dediĉitan nur por la Manlibro kaj koncernaj informoj, aldonaĵoj.
En tiu paĝo vi povas legi ankaŭ pri la rilata, nun organizata somera evento.
Por ke la aĉetintoj pli bone komprenu la libron, havu helpon trastudi ĝin, kompreni kaj bone utiligi ĝin,...
Pri la nova RISKO-ludo kaj premioj
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-01-30 14:30:56
La 15an de januaro ni lanĉis la duan turnon de nia populara RISKO-ludo.
La unua turno funkciis ekde aprilo 2013 ĝis la lasta tago de la jaro 2020. Entute ludis 1138 personoj el 72 landoj pluraj el ili ĉiun sinsekvan tagon dum 1400 tagoj en preskaŭ 5 jaroj. La ĉirkaŭ 1600 demandoj (en tri kategorioj) estis luditaj 369 638-fojojn. Por aliaj detaloj vidu la statistikan paĝon .
Ekzistas nur 8 demandoj al kiuj venis 100-procente perfektaj respondoj. El ili 7 apartenas al la kategorio...
Morgaŭ ni fermos RISKOn, sed ...
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-12-30 13:36:32
Mi havas por vi malbonan kaj bonan novaĵojn.
La 31a de decembro estos la lasta ludtago de RISKO. Post unu tago ni fermos la ludon. La paŝon ni faras por revigligi la ludon kaj ebligi al ĉiuj, kiuj jam atingis la maksimuman limon ludi, reveni al la ludo plenrajte.
Ferminte RISKON ni konservos la statistikaĵojn kaj kreos paĝon...
Novaj premiitoj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-12-12 21:05:47
Okaze de la 19a datreveno de Edukado.net ni kun ĝojo diskonigas la nomojn kaj vivresumojn de la ok kolegoj, kiujn ni ĉi-jare, laŭ la tradicio, enirigas en nian Panteonon. Ni elektis ilin pro diversaj kialoj, valorigante foje multjardekan agadon, foje eksterordinarajn atingaĵojn, faritajn lastatempe por nia komunumo. Klakante al la unuopaj fotoj vi povas legi la vivresumojn kaj mem ekkoni la personojn kaj ilian agadon. Viaj komentoj, gratulovortoj kaj bondeziroj estas bonvenaj.
Nia redakcio kore gratulas la premiitojn kaj dankas ilin pro ilia valora kaj pormovada laboro.
Bonan sanon kaj pluan aktivan...
Ĵus aliĝis nia 6000a membro!
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-11-28 11:06:41
Edukado.net ĵus ekhavis sian 6000-an membron. La nova ano devenas el Benino... varbita verŝajne de Mirejo.