Novaĵoj

KER-raporto pri la Tutmonda Ekzamentago kaj tutjara agado

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-12-23 17:19:50

Fine de novembro 2022 la KER-Ekzamena Centro de UEA okazigis denove Tutmondan Ekzamentagon.
Historie ĝi estis la 10a tia aranĝo kiam en la sama tago dise en la mondo samtempe eblis trapasi la KER-ekzamenojn ĉeeste en ĉiuj funkciantaj niveloj de la sistemo, t.e. ankaŭ je la nova nivelo C2.
Al la ĉi-jara aranĝo aldoniĝis ankaŭ reta ekzameneblo je C2-nivelo, ĉar en la juniaj kaj juliaj ekzamentagoj pri tiu nivelo ne eblis trapasi ekzamenon rete, el propra hejmo.
Ĉeestajn ekzamenojn intencis organizi 16 lokoj, sed fine ekzameno okazis nur en 13 urboj de 10 landoj. (La japana Kitakiu ŝuo, la germana Herzberg kaj la brazila Maceió retiriĝis pro manko de sufiĉe da kandidatoj.)

En la 13 ekzamenlokoj (Tokio, Sapporo (JP), Seulo (KR), Zaozhuang (CN), Moskvo (RU), Parizo, Fleury les Aubrais, Tuluzo (FR), La Chaux-de-Fonds (CH), Sabadell (ES), Meksikurbo (MX), Juiz de Fora (BR) kaj Bogoto (CO)) al la paperaj ekzamenoj (je niveloj B1, B2, C1 kaj C2) aliĝis 93 kandidatoj. Al la samtempa reta C2-ekzameno registriĝis 33 personoj. Pro diversaj kialoj nuligis sian ekzamenon entute 24 kandidatoj.
Ekzameniĝis entute 104 personoj kaj el inter ili sukcesis plene aŭ duone (t.e. nur en unu tipo de la ekzamenparto) 91 kandidatoj (88 %).
Rigardante la statistikaĵojn de la retaj kaj paperaj C2-kandidatoj, ni povas diri, ke aliĝis entute 46 personoj, ekzameniĝis fine 31 (67 %) el kiuj sukcesis 26 kandidatoj (84 %). Kune kun la ĝisnunaj C2-kandidatoj estas entute 29 personoj, kiuj posedas atestilon pri sia C2-nivela lingvokono: 16 pri kompleksa ekzameniĝo, 9 nur pri la skriba kaj 4 pri la parola partoj. 

Geografie la 104 kandidatoj de la tutmonda ekzamentago venis el 19 landoj:

  • Azio: Japanio, Sud-Koreio, Ĉinio, Vjetnamio;
  • Eŭropo: Francio, Hispanio, Pollando, Svislando, Rusio, Kroatio, Nederlando, Germanio, Britio, Slovakio, Turkio;
  • Sud-Ameriko: Meksiko, Brazilo, Kolombio.

Menciendas, ke ni kalkulas ne la devenlandojn, do, ne la naciecon de la kandidatoj, sed la landojn, en kiuj ili konstante loĝas, laboras/studas. 
Danke al la rapida kaj bona laboro de la administrantoj kaj kontrolantoj meze de decembro ĉiu ekzameniĝinto ricevis sian rezulton kaj la sukcesintoj la elŝuteblan PDF-atestilon. Libroforman atestilon eblos mendi (kontraŭ modesta sumo kaj sendokostoj) fine de januaro 2023, kaj la kandidatoj povos ricevi la dokumentojn ekde februaro.

Dankegon al ĉiuj kunlaborintoj, (sesdeko da personoj, vidu la liston ĉe  https://edukado.net/ekzamenoj/ker/tutmonda/deka/helpis) sen kies helpo ne povintus okazi tia monda aranĝo. 

Resume pri la ekzamenjaro 2022:
La ekzamenoj relanĉiĝis en tiu ĉi jaro post 2-jara paŭzo, dum kies monatoj la KER-Ekzamena Centro ellaboris novan nivelon kaj kreis la retajn ekzameneblojn.
En 2022 estis en ĉiu nivelo ebloj ekzameniĝi kaj rete kaj ĉeeste (krom tiuj de la 13 tutmondaj lokoj, ankaŭ en Montrealo), entute en 14 urboj de 11 landoj.

En 2022 estis eldonitaj entute 187 atestiloj, al kandidatoj el 35 landoj.
La plej novaj landoj, el kiuj unuan fojon ĉi-jare trapasis kandidato(j) KER-ekzamenon estas Estonio, Tajlando, Nov-Zelando, Bolivio kaj Peruo. La plej multaj personoj ekzameniĝis en Francio (25), Japanio kaj Usono (po 16), Hispanio (14), Brazilo kaj Rusio (po 14) kaj Sud-Koreio (11). Vidu la detalojn en la statistika paĝo


Fine de 2022, post 13-jara funkciado ni havas 2650 KER-sukcesintojn. Ili aperas nun en nia FIERLISTO.
Gratulojn al ĉiuj ekzameniĝintoj kaj iliaj helpintoj (instruistoj kaj geonkloj de Ekparolu!) kaj koran dankon al la C2-teamo, al la akademia KER-laborgrupo kaj al la ekzamenintaj kolegoj.

Aparta danko iru al la sponsoroj de la ekzamenoj, inter ili al MONATO, kies redaktoro je la Zamenhof-tago sendis la unuan (januaran) donacnumeron de la bita versio de la revuo al 140 ekzameniĝintoj (al ĉiuj el la 187 ĉi-jaraj sukcesintoj, kiuj akceptis la tutjaran senpagan abonon).

Se vi ekemis scii pli pri la ekzamenoj kaj planas trapasi KER-ekzamenon, memoru, ke estos eblo je RETA ekzameniĝo en junio kaj je ĉeesta en Torino dum la kongreso. Bonvolu sekvi la informojn sur la ekzamenpaĝo:

Katalin Kovats, estro de la KER-Ekzamena Centro de UEA

 

 

 

Forpasis Sophia Mensen (NL) Al la listo Dek du novaj personoj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.