Novaĵoj

Forpasis Halina Komar en Pollando

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-02-15 00:38:22

 

Post longa malsano la 14an de februaro forpasis Halina KOMAR (1937-2023), pola aktivulino, unu el la plej agemaj esperantistoj de la pasintaj dudek jaroj. Ankaŭ nia retejo edukado.net plurfoje partoprenis en projektoj kaj komunaj programoj, kiujn ŝi elpensis, organizis, realigis. 

Ŝi kapablis pensi loke, landnivele kaj ankaŭ internaciskale. Halina sentis kiam necesas kaj eblas elpaŝi ankaŭ politike, pruvi la forton kaj valoron de Esperanto.

Turisma buroo, fondo de Centro de Interkultura Edukado en sia urbo Nowy Sącz, estrado de Pola Esperanto Asosio, Universitato de Tria Aĝo, Ekonomia Forumo, multaj sukcesaj ERASMUS-projektoj, Mondfestivalo Woodstock, kuturaj interŝanĝoj, renkontiĝoj, vojaĝoj, libroj, albumoj konservos ŝiajn spurojn kaj agadojn. Ŝi aktivigis kiun ajn ĉirkaŭ si neniam ŝparante forton, energion kaj koron. Granda merito ŝia estas ankaŭ tio, ke ŝi sukcesis envolvi en sian agadon ankaŭ siajn familianojn. 

Eble nia plej fruktodona kaj memorenda kunlaboro estis la kvarlanda Grundtvig-projekto Kultura diverseco, kies dokumentojn, fotojn kaj raportojn eblas retrovi en aparta sekcio de edukado.net kaj pri kiu bonan trarigardon donas la resuma filmo ĉi tie.

Halina eniris nian Panteonon en decembro 2016, honore al kio en la kultura centro de Nowy Sącz estis organizata grandioza Panteona balo, en kiu ni festis kvar famajn esperantistinojn, kunpanteonaninojn. (Tiam fariĝis la apuda foto.) Ŝia sinprezento legeblas en la Panteono. Bonvolu  lasi tie viajn pensojn. 

Ni ne scias, kiom da projektoj restis en ŝiaj kapo kaj koro, sed nur se tiujn ni realigos kaj daŭrigos, kiujn ŝi jam lanĉis, ni dum longaj jaroj povos esperantumi aktive. Halina, ripozu fine en paco. Ni portos plu la torĉon. 

La lasta Instruista Trejnado en Poznano Al la listo Denove okazos retaj KER-ekzamenoj en junio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.