Novaĵoj

ORGANIZU ĉe vi sesion dum la Tutmonda Ekzamentago fine de novembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-08-30 17:18:22

Ni sciigas al vi, ke en la lasta semajnfino de novembro la KER-ekzamencentro de UEA denove okazigos Tutmondan Ekzamentagon. La ekzamenoj povos okazi en via urbo, klubo, kondiĉe, ke vi trovos minimume 5 personojn por ajnaj niveloj sume kaj estos disponebla ekzamenloko kaj minimume 2, prefere 3 organizantoj. La detalan priskribon de la bazaj kondiĉoj vi povos legi ĉi tie:   La ekzamenoj povos okazi je ĉiuj KER-niveloj, B1, B2, C1 kaj eĉ je C2. ...

Legi pli...

Raporto post Montrealo

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-08-20 21:19:53

Edukado.net aktive kontribuis al la programoj de la montreala UK. Katalin kaj Sylvain jam antaŭ la kongreso okazigis dutagan intensan preparkurson (AVEK) , kiun partoprenis ok personoj, kun la celo ekzerci sin en la parolado, prepari sin al la ekzamenoj kaj lerni orientiĝi pri la kongreso kaj ties programoj. Ni kun ĝojo rimarkis, ke poste, dum la kongreso, du el la kursanoj plentempe volontulis kiel teknikaj helpantoj. La unua oficiala programo, kie nia retejo, kune kun la programo Ekparolu! kaj la KER-ekzamenoj povis prezentiĝi estis la ...

Legi pli...

Agado de Edukado.net dum UK en Montrealo

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-08-01 09:49:00

Post kelkaj tagoj komenciĝos la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado.  Ankaŭ edukado.net aktive partoprenos en la evento. Ni realigos la kutimajn paroligajn kursojn je du niveloj , en kvar tagoj de la kongreso, do atendos komencintojn kaj spertulojn por amuzaj aktivaĵoj. Katalin, nia redaktoro, kontribuos per prelego dum la Tago de Lernado. Ŝi parolos pri tio kiel okazigi surlokajn KER-ekzamenojn en la Tutmonda Ekzamentago fine de novembro. Espereble multaj kluboj kaj urboj ŝatus fari tion. Nia redaktoro ne nur...

Legi pli...

Sukcese debutis la retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-07-06 17:32:13

Komence de julio 2022 finiĝis tre grava laborperiodo de la redaktoro de nia paĝaro. Katalin Kováts, estro de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kun sia teamo dum la unuaj ses monatoj de la jaro okupiĝis pri la restartigo de la ekzamensistemo de UEA, testante la novan nivelon C2, kreante la teknikajn bazojn de la retaj ekzamenoj kaj organizante la unuajn retajn ekzamenojn. Nun ni raportas pri tiu lasta eventoserio, kadre de kiu en tri sinsekvaj semajnfinoj ekde la 18a de junio okazis ekzamenoj je C1, B2 kaj B1 niveloj.   ...

Legi pli...

Proksimas la datoj de la retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-05-20 20:13:40

Bonvolu legi aŭ al la foto klakante vidi kaj aŭskulti la plej freŝajn novaĵojn pri la KER-ekzamenoj. En la sekva monato eblos trapasi KER-ekzamenojn en niveloj C1, B2 kaj B1 rete, el via hejmo, sen la neceso atendi, ke okazu ekzamenoj en via urbo aŭ lando, aŭ vi devu vojaĝi al la kongreso. Ni esperis atingi per tiu ekzamenformo ankaŭ tiujn esperantistojn, kiuj vivas izolite aŭ tiujn, kiuj pro la pandemio malvolonte partoprenus grupan aranĝon. Nia teamo multe laboris por realigi tiun...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.