Novaĵoj
Teksto kaj ekzerco pri Sankta Marteno
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-03 12:28:34
Okaze de la proksimiĝanta festo de Sankta Marteno mi renovigis malnovan tekston de Monda Mozaiko kaj kreis por ĝi legokomprenan ekzercon La episkopo de Tours . Espereble por multaj el vi ĝi utilos dum la sekvontsemajnaj kursoj.
Bonan legadon, Katalin Kováts
Mankas mon', domaĝe! Pagu do fromaĝe!
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-31 20:21:09
Kunlabore kun Radio Verda ni regule aperigas komprenekzercojn, kies materialoj devenas de la radioprogramo.
Estas bona maniero por trejni viajn orelojn kaj helpi al vi pretiĝi al la aŭdkomprenaj taskoj de la KER-ekzamenoj.
La lastan tian ekzercon ni aperigis la 31an de oktobro, samtempe kun la lanĉo de la koncerna radioprogramo.
Se vi trovas la taskojn utilaj, bv. sciigi nin pere de opinioj aŭ ĉe la ekzerco, au ĉe Radio Verda.
Jen la ligo al la ekzerco, kiu troviĝas en la sekcio Instrumaterialoj ...
Voĉdonado pri la landnomoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-19 17:38:21
Pro kritikaj rimarkoj pri la uzo de ujo-formaj landnomoj en la paĝaro ni lanĉis enketon en la foruma parto.
Bonvolu unue legi la kialojn de la enketo kaj poste esprimi vian opinion.
Ni atendas vin ĉe la Forumo .
Pola Radio pri la lanĉo
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-12 11:39:09
En la elsendo de la 11an de oktobro Pola Radio diskonigis longan intervjuon kun Katalin Kováts pri la rekonstruo kaj kostoj de la nova retejo, pri la spertoj de la unua semajno, plie pri la plej gravaj novaĵoj kaj sekcioj de edukado.net.
El la respondoj de Katalin, donitaj al la scivolaj demandoj de Barbara Pietrzak, vi povas ekscii plurajn aferojn pri tiu historie grava momento en al vivo de la nova retejo.
La sonmaterialon (kun la permeso de la Esperanto-redakcio de Pola Radio) ni lokis en la Dosierujon ,...
Du novaj komprenekzercoj kunlabore kun Radio Verda!
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-11 16:58:16
Pluraj membroj skribis al ni kaj demandis kiam ni daŭrigas la publikigon de eroj de Monda Mozaiko. Bedaŭrinde tion ni ne povis nun entrepreni, ĉar mankis tempo, energio kaj teknikaĵoj por bona, interesa rezulto. Tamen ni trovis eble kontentigan solvon.
En la lastaj monatoj nia redaktoro kunlaboras kun la teamo de Radio Verda per pretigado de komprenekzercoj surbaze de iliaj radielsendoj. Ni elektas unu-du novaĵojn de la programo kaj laŭeble pretigas por ĝi kontrolekzercojn. La maniero trejni la orelojn helpe de freŝaj novaĵoj certe bone efikos kaj...