Novaĵoj

Ni salutas Renato Corsetti okaze de lia jubileo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-28 22:29:32

  En la nomo de nia redakcio kaj la estraro de la Fondaĵo edukado.net ni kore salutas nian estraranon, Renato Corsetti, okaze de lia jubilea naskiĝdatreveno kaj deziras al li bonan sanon, pluan aktivan kaj fruktodonan agadon por niaj komunaj celoj. En la tago de tiu bela jubilea festo ni kaptas la okazon kaj kun granda ĝojo kaj estimo enirigos kolegon Corsetti en la  Panteonon. Bv. viziti la prezenton kaj sub ĝi vi povas lasi ankaŭ salutmesaĝojn.

Legi pli...

Kiu scias ion pri AJO (Alois Josef ALLINGER)?

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-19 19:13:36

Por la Panteono ni serĉas informojn pri germandevena Cseh-instruisto.Li multe kursumis en Danio kaj Svedio en la tridekaj jaroj, kaj verŝajne ekde la 50-aj jaroj vivis en Brazilio. Bv. vidi la prezenton kaj sub ĝi aldoni informojn, se vi scias ion pli. Antaŭdankon.

Legi pli...

Japanaj geamikoj, donu vivsignon!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-13 13:26:31

Nia retejo havas 19 membrojn , loĝantajn en Japanio. Okaze de la granda kaj malĝojiga katastrofo en la lando, ni zorgemas pri ilia vivo, stato, kondiĉoj kaj ŝatus ricevi informojn pri ili kaj de ili, kun eventualaj indikoj pri bezonoj. Ni intencas helpi en mezuroj kaj manieroj, kiujn niaj kondiĉoj ebligas. Karaj japanaj geamikoj, ni petas vin reagi al nia alvoko, lasi en la forumo vivsignon kaj kaj kuraĝigas vin skribi pri tio, kiel ni povas helpi vin....

Legi pli...

Intervjuo kun la Esperantisto de la jaro 2010

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-02-06 16:15:01

Mi troviĝas en malfacila situacio, ĉar por ne ŝajni malmodesta mi prisilentis en edukado.net la honorigon, kiu trafis min fine de la jaro 2010. Venis pluraj "protestleteroj" kies skribintoj preskaŭ postulas, ke mi raportu ankaŭ pri tiu evento. Do, jen la novaĵo: " Pro la diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net oni elektis min la Esperantisto de la jaro 2010 ." ...

Legi pli...

Intervjufilmo kun K. Kováts pri la ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-01-26 00:07:06

  Kial vi ekzameniĝu, eĉ se vi pensas, ke vi mem ne bezonas diplomon pri viaj Esperanto-konoj ? Al tiu ĉi kaj multaj aliaj demandoj donas respondon la filmeto, farita de Cyrille Hurstel La intervjuo daŭras 26 minutojn kaj libere elŝuteblas kaj disvastigeblas por propagandceloj.Ni volonte ricevus informojn pri tio, kiucele kaj kun kia sukceso vi uzis ĝin, kie vi publikigis ĝin. Pri la ekzamenoj vi trovas informojn en la ekzamenpaĝo . ...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.