Novaĵoj
Forigita membro - pro nedezirataj anglalingvaj mesaĝoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-08-24 19:45:29
Estimataj,
Hodiaŭ aliĝis al la paĝaro persono, kiu per anglalingvaj mesaĝoj ĝenis plurajn el niaj membroj. Mi anoncas al vi, ke mi ĵus forigis ŝin (se entute veras, ke temas pri iu ŝi) el la membrolisto kaj en la sekvaj tagoj observos ĉu uzante alian nomon la persono provas realiĝi aŭ ne. Tiuokaze ni faros pliajn paŝojn por malebligi, ke de la sama IP-adreso ŝi povu kontakti nin.
Kun pardonpeto salutas vin ĉiujn, Katalin
Raporto kun multaj fotoj pri UK
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-08-02 07:43:34
Ni informas vin ke en la Dosierujo ni aperigis raporton kun multaj fotoj pri la partopreno
kaj laboro de edukado.net dum la 96a Universala Kongreso en Kopenhago.
Ni invitas vin rigardi la dokumenton,
vidi niajn fotojn en la indikita paĝo de Ipernity ,
skribi pri viaj propraj spertoj en nian Gastlibron kaj
sendi pliajn fotojn al la adreso de redaktanto@edukado.net .
La raporton vi...
Niaj unuaj tagoj en Kopenhago
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-26 22:39:23
Dum la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago edukado.net multflanke reprezentiĝas per edukaj kaj lingvaj programoj de la kongreso.
Jam en la unua vespero, dum la Movada Forio ni partoprenis kun nia stando kaj prezentis plurajn dosierojn kun ekzercoj, disdonis centon da pinĉiloj kaj plurcent flugfolojn pri la agado kaj atingaĵoj de la paĝaro.
Dum la semajno nia eta teamo (Katalin Sylvain , Petra kaj Monika ) okazigas paroligajn kursojn je du niveloj entute en 16-horoj, kiujn plurfoje ĉeestis 60-80 personoj. Ni...
Kunportu pinĉilojn kaj vizitu niajn dumkongresajn aranĝojn!
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-16 20:26:21
Ni informas ĉiun kongresumonton ke krom la 4x2 paroligaj kursoj de edukado.net ni denove okazigos renkontiĝon inter la membraro kaj kunlaborantoj de la paĝaro.
La programo METIEJO okazos lundon , posttagmeze, post la lingvolecionoj de la paĝaro.
Dum tiu programo vi povos ricevi informojn pri la novaj atingaĵoj, faritaj paŝoj, aŭdi raporton pri la financa situacio kaj informiĝi pri la lastaj projekteroj, realigotaj en la sekvaj semajnoj. Krom tio ni prezentos la novan kursejon RITE, el kies studantoj pluraj partoprenos la...
RITE-hejmtaskoj kaj aliaj filmoj spekteblas
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-25 16:11:20
Ni informas vin ke aperis novaj eroj en pluraj sekcioj de la paĝaro.
Kiel vi scias jam kun pli ol deko da studantoj funkcias RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net). La partoprenantoj diligente laboras, studas la diversajn lecionojn, sukcese ekzameniĝas kaj sendas siajn unuajn hejmtaskojn. Kelkajn el tiuj ni publikigas en la dosierujo kaj filmejo por via komentado kaj riĉiĝo.
La unua studento, kiu prezentiĝas ties kun siaj laboraĵoj estas Thomas Larger el Francio...