Novaĵoj

Kurslanĉo kaj festo sur la Esperanto-Insulo - filmraporto

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-12 17:25:45

Realiĝis la projekto “Esperanto-Insulo”. La 11an de januaro okazis la oficiala malfermo de la Kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo. Al la tutmonata programo aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigas 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiataj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon dum 4 semajnoj. La partoprenon de tiuj ĉi junuloj ebligis la volontula laboro kaj subteno de la kvar instruistoj kaj grandnombra partoprenantaro el Eŭropo kaj kelkaj alikontinentaj kursanoj.     La ĉefa kursaro de la komencantoj...

Legi pli...

Argilaj najbaretoj kaj nia familio salutas vin

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-24 16:07:40

                           * * * * *    Havu belajn festotagojn, en amo kaj paco.    Rakonto de la santunoj, nia propra 160-peca unika kolekto kaj la historio de tiu ĉi sudfrancia kutimo legeblas en la instrumaterialo Argilaj najbaretoj de Jeso .     Salutas vin: Katalin, Sylvain kaj Marteno

Legi pli...

Rezultoj de la Jubilea Konkurso

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-22 10:38:03

                Mi informas vin pri la rezultoj de la Jubilea konkurso . Bedaŭrinde alvenis ne tro da konkursaĵoj , sed tio neniel malaltigas la meritojn de tiuj tri personoj, kiuj plej brile, preskaŭ senerare, respondis la demandojn, trovis la stelojn kaj faris kelkajn kontribuaĵojn en retejo. En la unua loko staras ...

Legi pli...

Postfesta raporto - nova limdato por la Stelserĉado

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-18 13:13:53

Ni informas vin pri tio ke je peto de kelkaj samideanoj ni plilongis la limdaton de la Jubilea konkurso STELSERĈADO   L a nova dato estas la nokto de la 20a de decembro. Ni kaptas la okazon danki al ĉiu, kiu salutis nin okaze de la jubileo, sendis mesaĝon, kunmanĝis el la torto aŭ alimanire partoprenis la feston. Jen nur kelkaj ekzemploj: en la gastlibro estas aldonitaj ĉ. 20 mesaĝoj: http://www.edukado.net/prie/gastolibro ...

Legi pli...

Kultura vojaĝo al Vjetnamio

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-18 10:52:19

  * * * * * * * * * * *  Mi informas vin pri tio, ke la 15an de decembro ni lanĉis novan kurson en la Kleriejo.  La KULTURA VOJAĜO al VJETNAMIO estas 20-leciona reta kurso kiu helpas al kongresanoj pretiĝi al la vojaĝo kaj informiĝi pri la lando, aliflanke donas eblon lerni pere de Esperanto pri Vjtenamio. Bona okazo kaj por kleriĝo kaj por lingvouzo ankaŭ al tiuj, kiuj ne povos partopreni la kongreson en Haojo. ...

Legi pli...

1 ... 82 83 84 85 86 87 88 89 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.