Novaĵoj
Trejniĝu pri Esperanto-instruado en Sicilio
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-04-29 11:29:03
De la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 okazos profesia trejnkurso pri lingvoinstruado, organizita de edukado.net, Itala E-Federacio kaj
Kosmo Strategio Ltd. en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kadre de la venonta Itala Kongreso de Esperanto .
La gvidanto estos la D-ino Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net .
La kurso estas oficiale listigita en la EU-datumbazo pri trejnkursoj ( referenca numero: IT-2012-805-001 ). Kvar homoj sukcesis ricevi stipendion de EU por partopreni ĝin.
Por permesi al plej multe da homoj partopreni en la...
Ni havas 1000 ŝatantojn!
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-04-09 13:19:18
La 9an de aprilo, frumatene la paĝo de edukado.net ĉe fejsbuk ekhavis la 1000an ŝatanton.
La jubilea favoranto estis Omar Salcedo Oliva el Kolombio.
Dankon al ĉiuj, kiuj sekvas nian agadon.
Ek al la 2500a membro de la paĝaro . Ankaŭ tiu momento baldaŭ alvenos.
Belajn paskofestojn
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-04-05 10:37:37
* * *
Al ĉiuj niaj membroj ni deziras agrablajn paskajn festotagojn kaj belan printempon.
Por ekscii informojn pri la paskaj kutimoj kaj ekzerci vin en la lingvo jen ligo al
niaj ekzercoj kaj materialoj pri PASKO .
Forpasis Josef Ŝemer
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-30 00:32:07
Kun trista koro mi informas vin ke la 29an de marto forpasis nia aktiva membro kaj subtenanto Josef Ŝemer (61). La internacie konata kaj ŝatata Josi estis unu el la pilieroj de la israela movado dum pli ol kvar jardekoj. Li estis longjara redaktoro de la revuo "Israela Esperantisto", antaŭa prezidanto de ELI kaj nun ĝia sekretario kaj kasisto. Dum multaj jaroj kaj ĝis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon kaj estis UEA-delegito en Tel Avivo.
Ni ne plu renkontos lin dum la universalaj kongresoj, ne plu legos...
Amikiĝu kun viaj falsaj amikoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-18 18:46:24
Ĉu vi havas malfacilaĵojn memori la diferencon inter vortoj kiel impoŝto-imposto, mielo-mjelo, deserto-dezerto?
Nia aktiva membro Przemysław Wierzbowski de kelka tempo publikigas en Facebook bildigitan serion pri tiuj falsaj amikoj.
Kun lia konsento ankaŭ edukado.net rajtas aperigi la erojn de la kolekto, eĉ planas krei kartan version, se videblos en la reagoj kaj opinioj sufiĉa intereso pri la materialo.
Se vi volas esti informita pri la novaj aldonoj en la...