Novaĵoj

HORARO de niaj programoj en Hanojo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-06 09:56:06

Horaro de la programoj de edukado.net dum UK en Hanojo.      La unuan sabaton vespere ekde la 18a horo ni havos tablon ĉe la MOVADA FOIRO. Helpantoj tre bonvenas kaj dum...

Legi pli...

Nova sekcio: LIBERAJ STUDOJ

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-25 00:02:13

KLERIGEJO – LIBERAJ STUDOJ la 24an de junio ni malfermis oficiale novan sekcion de la retejo. La sekcio LIBERAJ STUDOJ troviĝas en la KLERIGEJO. Kiel vi scias, KLERIGEJO estas sekcio, kiu estis konstruita el privataj financaj rimedoj kaj ĝin funkciigas E-duKati. La entrepreno ebligas senpagan uzon de la modulo ankaŭ por la membroj de edukado.net. En la tutlibere vizitebla sekcio troviĝas prelegoj, prezentoj pri Esperanto kaj Esperanto-rilataj temoj kaj aliaj materialoj en Esperanto. Momente en la LIBERAJ STUDOJ estas jam 7 studbranĉoj, en...

Legi pli...

Sukcese finiĝis la TUTMONDA KER-ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-10 11:19:47

La 9an de Junio 2012 kun granda sukceso ni okazigis la Tutmonda KER-ekzamensesion, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356personoj el la antaŭe aliĝintaj 380.  La eventon organizis kaj reĝisoris Katalin Kovats, utiligante por tio ĉiujn eblojn kaj magiojn de la paĝaro edukado.net kaj aliaj komunikiloj. En la ekzamenlokoj helpis ŝin sesdeko da antaŭe de ŝi trejnitaj lokaj komisiitoj, kiuj tre diligente kaj respondecplene plenumis siajn taskojn. La eventon - sekve de sistema kaj antaŭplanita informado - multloke vizitis ĵurnalistoj, televidaj teamoj, kaj atendeblas (aŭ...

Legi pli...

Hodiaŭ okazas la TUTMONDA KER-sesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-07 17:31:13

La 9an de junio 2012 okazos la Tutmonda Skriba KER-ekzamensesio de UEA-ITK, kadre de kiu 380 esperantistoj en 29 urboj de 17 landoj trapasos samtempe la KER-ekzamenon pri Esperanto. La mondvastan eventon Katalin Kováts, estro de la ekzamenkomisiono de UEA preparas jam de pluraj monatoj tra sia paĝaro www.edukado.net. Ŝian laboron helpis sesdeko da lokaj organizantoj. Cele al la sukcesa prepariĝo al la ekzamenoj en dudek lokoj okazis apartaj preparkursoj kaj provsesioj. La evento en la diversaj ekzamenlokoj...

Legi pli...

Gratulu al la tri ĉinaj instruistinoj de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-25 12:07:37

En la lernejo Baiyangshujie-Xiaoxue (ĉina urbo Tauyuan) propedeŭtikcele lernas Esperanton 100 infanetoj   kaj la projekto havas ŝancojn  atingi la OFICIALIGON DE ESPERANTO EN ĈINAJ LERNEJOJ.  La lernejestro Wei Yubin (Jado) mem estas esperantisto, kiu instruis la lingvon al siaj tri koleginoj. La junulinoj partoprenis la monatan staĝon sur la Esperanto-Insulo en januaro 2012 kie ili sukcese trapasis ankaŭ la KER-ekzamenon.  Nia redakcio ĵus...

Legi pli...

1 ... 77 78 79 80 81 82 83 84 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.