Novaĵoj

Dua parto de la kongresa semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-04 14:15:09

La dua parto de la kongresa semajno estis tiom plena, ke mankis tempo raporti pri la eventoj. Jene mi kompletigas nun la mankon kaj listigas por vi niajn plej signifajn programojn. Ĵaŭdo: Antaŭtagmeze ni denove okazigis parolajn kursojn, sed nun Sylvain okupiĝis pri la komencantoj kaj mi, Katalin, iris al la progresanta grupo por okazigi preparsesion por tiuj, kiuj kandidatiĝis al la KER-sesio aŭ volis pri ĝi informojn. La 90-minutan prezenton ĉeestis ĉ. 50-60 personoj. La seriozan preparon...

Legi pli...

Lundo kaj mardo en Hanojo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-31 19:13:50

La unuaj du tagoj de la laborsemajno pasis en plena agado. Lundon, antaŭtagmeze, en pluraj sekcioj kun interesaj kaj instruaj prelegoj pasis la programo de Kleriga Lundo . Ni kun Sylvain postagmeze gvidis parolingajn kursojn kies unuan kaj duan lecionojn en ambaŭ niveloj partoprenis po 30 kaj 40 personoj. Ofte okazis ke homoj studis aŭ observis la metodon sinsekve en ambaŭ niveloj. Gisela Macioszek helpas per vendado de Poŝamikoj kaj orientigo de la partoprenontoj de la kursoj. Dankon al ŝi.  ...

Legi pli...

Unua tago de la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-29 17:11:57

La 29an de julio okazis la solena inaŭguro de la 97a Universala Kongreso. La ĉ. 1000 kongresanojn busoj veturigis al la salono Zamenhof, kiu gastigas la grandajn komunajn programojn kaj kiu troviĝas iom for de la ĉefa kongresejo. La tradiciajn programerojn de la malferma ceremonio kolorigis kelkaj vjetnamaj artaj programeroj.  Tuj post la malfermo, sed jam en la kongresejo, inter aliaj programoj estis la malfermo de la programserio Tago de Vjetnamio , ĉe kies unua parto okazis la transdono de la Memormedaloj " Pro Paco kaj Amikeco inter la Popoloj "...

Legi pli...

Unuaj salutoj el Hanojo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-28 17:03:42

Korajn salutojn al ĉiuj membroj de edukado.net el Hanojo kie morgaŭ komenciĝos oficiale la kongreso. Jam hodiaŭ, sabaton vespere, okazis la kutima Movada Forio kie edukado.net havis standon kaj reklamis pri siaj servoj, pri la kurso de RITE, pri la reta kurso Kultura vojaĝo al Vjetnamio kaj varbis por la KER-ekzamenoj. (Ni jam havas 27 aliĝintojn!) Ĉe la tri tabloj deĵoris Katalin Kovats, Sylvain Lelarge kaj niaj helpantoj Betty kaj Stephane Robert el Francio.  En tiu ĉi vespero okazis kunveno por la kursanoj de la Kultura Vojaĝo al...

Legi pli...

LIBERAJ STUDOJ - kurso pri la dana astronomo Tycho Brahe

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-10 22:41:39

Ni informas vin ke  al la jam 13 ekzistantaj prelegoj de la kursejo LIBERAJ STUDOJ nun aldoniĝis la 14a temo. Por  la sekcio Sciencoj samideano  Mogens Rude Andersen el Danio pretigis materialon pri la dana astronomo Tycho Brahe . La prezento konsistas el filmita prelego, riĉe ilustrita teksto de la prelego, aldonaj legaĵoj kaj testo pri la temo.  La prelego estas materialo, kiu estis filmita dum la Kultura ekskurso al Norda Selando okazinta dum la 96-a Universala Kongreso de...

Legi pli...

1 ... 76 77 78 79 80 81 82 83 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.