Novaĵoj

KER-sesio en MOSKVO

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-09 22:05:56

Antaŭ kelkaj horoj, la 9an de decembro 2012  finiĝis en Moskvo la 31a KER-sesio.  Rezulte de la sukcesa moskva sesio de la Tutmonda Skriba Ekzamentago, kun subteno de UEA estis lanĉita en Moskvo aparta sesio, dum kiu povis trapasi la parolan parton la kandidatoj de junio 2012.  Al ili aldoniĝis novaj ekzameniĝantoj, kaj tiel Katalin Kovats kaj Renato Corsetti havis la okazon ekzameni 25 kandidatojn, je niveloj B1 (4), B2 (5) kaj C1 (16).   La sesion, kiel ankaŭ la tutmondan ekzamentagon, organizis Svetlana Smetanina. Estis aparte bone...

Legi pli...

2-a Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-26 13:28:54

Post la granda sukceso de la I-a Tutmonda Ekzamentago (9a de junio 201) la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2013. La spertita kresko de konsciaj studemuloj kaj zorge aranĝitaj preparkursoj, la vasta kaj sukcesa informado al la ektstera mondo estas ripetendaj. La dato de la 2-a sesio estas la 8a de junio 2013. Ĝi tamen diferencas iom de la unua sesio. En la plimulto de la urboj eblos nur skriba sesio (detalojn vidu...

Legi pli...

La hodiaŭa prelego de H. Tonkin jam aperigita en la sekcio Liberaj Studoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-24 20:46:49

La 24an de novembro 2012 okazis en la Centra Oficejo de UEA, en Roterdamo la 37-a Malferma Tago. Ĝia honora gasto kaj preleganto estis Humphrey Tonkin (el Usono) kiu kontribuis al la programo per tri eroj. Liajn du prelegojn nia redaktoro sonregistris kaj la tekstojn ricevis rekte de la preleginto por ilia aperigo en la sekcio Liberaj Studoj. (Dankon, Profesoro Tonkin, pro tiu donaco.)  Ambaŭ prelegoj troviĝas en la KLERIGEJO - LIBERAJ STUDOJ  .  ...

Legi pli...

Novaj funkcioj en edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-20 22:43:09

Mi kun ĝojo informas vin ke la programistoj realigis kelkajn malnovajn mendojn el kiuj du ne nur mian laboron plifaciligos, sed ankaŭ vi povas ĝui ilin.  Unu tia novaĵo rilatas al la ruĝa etikedo, kiu aperadas sube dekstre de la paĝaro, ĉiam kiam iu membro ensalutas aŭ elsalutas. Mi mem tre ŝatas tiun indikon (pro tio mi farigis ĝin) por vidi la membrojn eniri la paĝaron kaj eventuale povi kontaktiĝi kun ili. Estas tamen membroj, kiuj sentis sin ĝenataj pro tiu etikedo kaj des pli de la sono. La...

Legi pli...

Edukado.net disponigas kursojn en Stella Plage - Francio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-15 11:48:15

Jam de jaroj estas kutimo ke edukado.net reprezentiĝas en la nordfrancia aŭtuna semjanfina kunveno de Esperantistoj, la Eŭropa Rendevuo. La ĉi-jaran, 24an renkontiĝon patroprenas preskaŭ 100 personoj el 6 landoj. En la pli fruaj jaroj Katalin Kovats, la redaktoro de la paĝaro, gvidis porkomencantajn kursojn, kaj ŝiajn lecionojn observis instruistoj aŭ instruemuloj, kiuj poste ricevis metodikajn klarigojn. En paralela programo Sylvain Lelarge gvidis paroligan kurson por progresantoj.  Ĉi-jare Katalin transprenas la gvidadon de kurso pri preparado al KER-ekzamenoj, al kiu aliĝis pli ol 26 personoj. La sukceso klarigeblas verŝajne per...

Legi pli...

1 ... 73 74 75 76 77 78 79 80 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.