Novaĵoj

Intensaj semajnoj de la redaktoro

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-20 11:42:17

Eventoplenaj semajnoj atendas la redaktoron, Katalin Kovats en julio kaj aŭgusto.  Ĵus finiĝis la ILEI-konferenco en Herzberg , kie mi gvidis pedagogian seminarion kun regula partopreno de 15 kolegoj kaj sporada vizito de 5 aliaj, entute el 13 landoj. Dum la 24-hora programo ni okupiĝis pri kelkaj bazaj principoj kaj kampoj de lingvoinstruado, traktis edukado.net, RITE, lernilojn, ekzamenojn, evoluigon de lingvaj kapabloj, praktikajn kampojn de instruado kaj multajn aliajn. Mi partoprenis en la komitatkunsidoj kaj en kelkaj laborgrupoj de ILEI, sukcese traktis kun Ilona Koutny por pliaj kunlaborebloj inter edukado.net kaj la...

Legi pli...

Elektiĝis nova prezidanto de ILEI dum la konferenco en Germanio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-15 13:23:28

Inter la 12a kaj 18a okazas en la germana vilaĝo Sieber, apud Herzberg la 4a ILEI-konferenco, al kiu aliĝis 104 personoj, inkluzive la junulojn en la paralele organizata Somera Arbara Lernejo (SALO 8). Ĉe la malfermo partoprenis s-ro Ahlborn, la vilaĝestro de Sieber kaj la urbestro de Herzberg, s-ro Gerhard Walter, kiu salutis la partoprenantojn en Esperanto. La konferenca programo konsistas el prelegoj, prezentoj, kursoj, seminarioj, diskutrondoj kaj kunsidoj de diversaj agadgrupoj. Seminarion gvidas Sabine Trenner, pri la temo ‘Vojoj el konfliktoj – mediaciado’, Ses-partan metodikan seminarion gvidas dr-ino Katalin Kovats. ...

Legi pli...

Ankaŭ edukado.net ricevis subvencion por interkultura Grundtvig-projekto

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-10 00:25:35

Ni kun ĝojo anoncas, ke nia retejo, kunlabore kaj kun helpo de la aliaj partneroj sukcesis ricevi subvencion kadre de la eŭropa Grundtvig-projekto. Interkulturo por tutviva lernado ege gravas. Centro de Interkultura Edukado (koordinatorino Halina Komar ), partneroj en Nederlando ( edukado.net , Katalin Kováts ) kaj Interkultura Centro en Herzberg am Harz ...la Esperanto-urbo ( Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Ewa Kukielka ) sukcesis akiri agnoskon por eŭropa Grundtvig-projekto. Kultura Esperanto-Asocio (Laszlo Szilvasi), plua partnero el Hungario,...

Legi pli...

James Piton el Brazilo gajnis la junian RISKO-ludon

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-01 00:15:07

Denove pasis unu plena monato de la RISKO-ludo. Ĝis nun 402 personoj aliĝis al la ludo, en majo venis 24 novaj riskemuloj kaj en junio ludis 196 ludantoj.  La gajninto de la junio RISKO-ludo estas sudastelaro   kiu fakte estas  James Rezende Piton  el Brazilo. Li kun multaj aliaj diligente ludis ĉiun tagon kaj  lastage sukcesis venki Pawel, nian majan gajninton, kiu denove estis proksime al la venko.  James elektis kiel...

Legi pli...

Stipendioj anoncataj por instruista trejnado

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-19 10:29:30

  Ekde septembro 2013 denove okazos unu-jara instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI, UEA kaj edukado.net. La aliĝa limdato por la kurso estas la 10a de aŭgusto; la studjaro komenciĝos en la 14a de septembro per unu-semajna ĉeesta kurso . Informoj pri la kurso troviĝas ankaŭ en la  novaĵ-anonco . Eblas viziti ankaŭ la esperantlingvan hejmpaĝon ĉe UAM . ILEI (pli precize ĝia Fondaĵo Szerdahelyi) kaj UEA...

Legi pli...

1 ... 69 70 71 72 73 74 75 76 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.