Novaĵoj

Mark Fettes pri la etiko de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-19 21:53:37

La 17an kaj 18an de oktobro, 2013, okazis en Wassenaar, Nederlando, malgranda lingvoscienca kolokvo pri "iloj por multlingveco". Inter la dudeko de diverslandaj fakuloj partoprenis ankaŭ d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA, kies kontribuo titoliĝis "La etiko de Esperanto: Normoj de konduto en kosmopolita parolkomunumo." Lia anglalingva prezento rilatigis diversajn trajtojn de la Esperanto-komunumo al la sociologia koncepto "kosmopolitismo", kaj en la fino argumentis, ke la ĉefa propedeŭtika valoro de Esperanto estas ĝia kapablo stimuli kosmopolitan pensmanieron pri lingva diverseco kaj perlingva komunikado. En la aranĝo partoprenis ankaŭ tri aliaj esperantistoj:...

Legi pli...

Stefan MacGill pri la kurso-projekto Esperanto etape

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-15 09:49:55

Dum la instruista trejnado en Poznan Stefan MacGill prelegis pri la projekto Esperanto etape , antaŭe nomita Esperanto 125 .  La prelego estis filmata kaj post redaktado nun eblas spekti ĝin kaj ekkoni la detalojn pri la kurso kaj laboro, subtenata de ILEI kaj UEA, gvidata de Stefan MacGill.  La filmitan prelegon vi trovas en nia FILMEJO .  Por vidi la ĝis nun pretajn erojn de la kurso bonvolu viziti...

Legi pli...

Situacio de Esperanto-instruado en la mondo - 4a de oktobro 2013

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-04 10:43:01

Antaŭ tri semajnoj ni lanĉis kampanjon por stimuli niajn kolegojn al la registrado de siaj kursoj. Rezulte de la kampanjo venis 36 novaj enskriboj el 10 landoj. El Brazilo 15, Germanio 8, Francio 5, Belgio 2 kaj po 1 el Argentino, Hispanio, Islando, Italio, Litovio kaj Rusio.  El la novaj registraĵoj 4 estas kursgvidantoj, 7 lernejaj kursoj kaj 25 movadaj kursoj.  Ni dankas ĉiujn kolegojn, kiuj registris, speciale danko iru al Benedito da Silva Pereira (BR) kiu aldonis al la kolekto dekojn da kursoj, ĉefe el Rio...

Legi pli...

KER-sesio en Antverpeno

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-02 13:13:34

                La Verda Stelo-Antverpeno  kaj  Edukado.net invitas vin ekzameniĝi en Antverpeno.  Kune kun la ekzamen-komisiono de UEA kaj la retejo www.edukado.net, La Verda Stelo komencis organizi KER-sesion en Belgio. La ekzameno okazos en Antverpeno, la 25an de  januaro de 2014 en la Esperanto domo...

Legi pli...

Malcolm Jones el Britio riskumis plej sukcese en la pasinta monato

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-01 02:52:03

  Ni denove finis ludmonaton kaj ĵus ekhavis novan gajninton.  Nia kolego   Malcolm Jones el Britio ludas jam de la komenco kaj nun finfine sukcesis atingi la unuan lokon kun 11 poentoj da pluso. Ni kore gratulas Jones. Li - kiel donacon - elektis la libron " Sed homoj kun homoj ", verkita de Ziko Marcus Sikosek kaj ofertita por la ludo de...

Legi pli...

1 ... 65 66 67 68 69 70 71 72 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.