Novaĵoj
Ĵus aliĝis la 250a kandidato al la tutmonda ekzameno
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-20 14:54:51
Mi kun ĝojo informas vin ke antaŭ duonhoro alvenis
la 250a aliĝo al la Dua Tutmonda Ekzamensesio .
La lastminutaj du belgaj aliĝintoj helpis atingi tiun rondan ciferon. Ilia aliĝo venis en la momento de la presado de la testoj por Belgio, kiuj morgaŭ estos transportitaj al tiea kunlaboranto.
Hodiaŭ, malgraŭ la pentekosta festo, nia kutima presisto eniris sian laborejon por presi la ĉ. 1000 paĝojn da testoj laŭ diversaj koloroj kaj pakaĵoj.
La enkovertigo okazos ĉi-nokte kaj...
Vigla studtago prepare al la KER-ekzameno en Brazilo
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-15 12:13:25
La 11an de majo ni okazigis trejnadon pri KER-ekzameno en la Sidejo de PEA kaj 13 homoj vigle lernis Esperanton!
La etoso estis mirinde bela. Mi estis ege kontenta, kiam mi rigardis la bravulojn diskutantajn pri Esperanta gramatiko, pri vortoj, pri esprimoj!
Ni kun ĝojo kaj fiero alfrontas la duan tutmondan ekzamentagon , ĉi-jare kun 13 aliĝintoj.
Raportis
Ivan Colling,
el Kuritibo, Brazilo
...
Jam 236 personoj aliĝis al la tutmonda ekzameno - restis ankoraŭ du tagoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-14 08:31:23
Morgaŭ estos la lasta tago por aliĝi al la dua tutmonda ekzameno, kies dato estas la 8a de junio.
En 24 lokoj de la mondo oni atendas la kandidatojn. Ĝis nun aliĝis al la sesio 236 personoj.
Ni serĉas kandidaton por Varsovio, por ke ankaŭ tie povu efektiviĝi ekzameno. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj sesioj ĉe http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
La presigo kaj la alpoŝtigo de la testoj okazos en la sekvaj tagoj.
...
Nova ludmonato kaj la unua gajninto de RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-01 18:32:43
Ni informas vin, ke komenciĝis nova ludmonato en nia reta kvizo RISKO .
Ankoraŭ dum 6 horoj eblas ludi dum la unua tago.
Se vi volas scii viajn rezultojn, nescitajn demandojn kun la ĝusta respondo kaj havi memorigan mesaĝon pri la eblo reludi bv. aboni tiun avertomesaĝon en la paĝo de AGORDOJ .
Se vi volas sendi al ni kvizdemandojn, bv skribi al la redaktoro.
La ludon en aprilo, dum ties 18 ludtagoj, partoprenis 290 personoj.
...
Denove provadas ĝeni nin trudmesaĝulino
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-29 17:36:07
Mi atentigas vin ke al la paĝaro aliĝadas virino (Kate, Baby ktp) kiu - eĉ se skribas en relative bona Esperanto - celas ne prilingvajn kontaktojn, sed evidente temas pri sekso.
Ni jam likvidis ŝian ses diversajn kontojn kaj blokis 2 IP-adresojn, tamen ŝi povas sukcesi en iu momento mesaĝi al vi ene de la interna mesaĝilo. Tio ne malkaŝas al ŝi viajn datumojn, nek la veran retadreson, sed ni tamen petas vin NE RESPONDI al ŝiaj mesaĝoj, ne eniri ajnan korespondadon por ke ŝi baldaŭ perdu la esperon kaj ĉesu aliĝadi al...