Novaĵoj

Bondeziru al la patrino de Mazi

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-28 03:51:01

Ĉu vi iam uzis en viaj kursoj aŭ kun viaj infanoj Mazi? Se jes, eble vi ŝatus saluti kaj danki Mila van der Horst-Kolinska , iaman kunlaborantinon de IEI, sub kies zorgado kreiĝis la Esperanto-versio de la filmo kaj lerniloj. Ŝi havis akcidenton antaŭ kelkaj tagoj kaj rompis sian maldekstran ŝultron. Kvankam ŝi jam povis reveni al sia hejmo, salutoj kaj bondeziroj certe feliĉigus ŝin en ŝiaj suferoj kaj soleco. Se vi volas sendi salutkartojn, infanajn desegnaĵojn,...

Legi pli...

Raporto post la 25aj Eŭropaj Rendevuoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-18 13:48:57

Kelkaj el la francaj kaj finnaj KER-kandidatoj en Stella Plage Katalin gvidas kurson por komencantoj kaj instruantoj La 16-17an okazis la 25a jubilea Eŭropa Rendevuo en la nordfrancia urbo Le Touquet - Stella Plage, tre proksime al la urbo Bulonjo sur Maro.  La ĉi-jaran aranĝon partoprenis okdeko da esperantistoj, ĉefe francoj el la regiono, sed ankaŭ belgoj, finnino, kaj kelkaj el...

Legi pli...

KER-semajnfino en Eŭropo kaj Azio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-15 14:46:40

Denove aktiviĝis la vivo ĉirkaŭ la KER-ekzamenoj. En la sekvaj tagoj ricevos siajn atestiloj poŝte plurdekoj da kandidatoj, kiuj trapasis sesion en Herzberg, Rejkjaviko aŭ Kastelaro.  Sabaton, la 16an de novembro, Katalin Kováts mem enmanigos preskaŭ kvardekon da atestiloj en Le Touquet, Francio, kie ĉeestos la Eŭropan Rendevuon multaj el la trapasintoj de la Dua Tutmonda ekzameno en Arras kaj ankaŭ aliaj kandidatoj de la someraj sesioj. Tiel ekzemple Paula Niinikorpi el Finnlando, kiu transperenos dekon da atestiloj por la diligentaj finnaj kandidatoj, ekzameniĝintaj dum UK en Rejkjaviko kaj Itala...

Legi pli...

Esperanto prezentita en ALTE-konferenco

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-14 08:14:56

La 44a ALTE-konferenco ĵus komenciĝis en Barcelono kaj daŭros ĝis vendredo, la 15a de novembro. Temas pri faka kunveno de specialistoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de plenrajtaj membroj. En la konferenco nome de UEA partoprenas Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI, komisiito por la UEA/ITK KER-ekzamenoj. Ŝia prelegpropono estis akceptita jam en la antaŭa ALTE-konferenco kaj laŭ la ellaborita skemo ĝi fariĝis parto de la oficiala programo de...

Legi pli...

Kunlaboro inter edukado.net kaj UEA

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-12 17:13:01

En oktobro Mark Fettes kaj Stefan MacGill, prezidanto kaj vic-prezidanto de UEA, pasigis tagon ĉe Katalin Kovats, redaktoro de la paĝaro por pridiskuti intensan kunlaboron inter edukado.net kaj UEA.   Kadre de parte novaj, parte jam konataj agadkampoj edukado.net • plue respondecos pri kursoj dum la kongresoj
• • eksperimentcele okazigos ĉeestan RISKO-ludon dum la sekva kongreso
 • ricevos varbhelpon de UEA por stimuli la landajn asociojn registri siajn kursojn en la KURSEJO de edukado.net, kiu...

Legi pli...

1 ... 61 62 63 64 65 66 67 68 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.