Novaĵoj

Jam mil demandoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-28 10:28:20

Kun ĝojo ni informas vin pri tio, ke antaŭ kelkaj tagoj, nia kolego Mogens Rude Andersen, enretigis la 1000-an demandon en la ludon RISKO . La kolektado de la demandoj, kompreneble, ne haltos, ni daŭrigos la laboron kaj per enmeto de novaj demandoj, kaj per kompletigo de la ĝisnunaj. Nia paralela tasko estas aldoni al la rete disirontaj respondraportoj ne nur la ĝustajn solvojn sed ankaŭ fontindikojn pri tio, kie eblas informiĝi plu pri la koncernaj demandoj. Por tiu temporaba tasko ni certe bezonos tutan jaron, sed espereble...

Legi pli...

Rezulto de la voĉdonado pri emblemo de la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-24 21:28:17

Mi informas vin ke kun granda partopreno kaj aktiva voĉdonado kaj komentado finiĝis la elekto de la KER-logotipo.  La reteja voĉdonilo indikas multe pli da voĉoj ol la komentoj mem estis. Ni tamen konsideras validaj nur tiujn voĉojn, kiuj estis akompanataj de argumentoj. Sekve la fina situacio estas la jena:  La plej multajn voĉojn, sume 23, ricevis la konkuraĵo n-ro. 7. Ĝia kreinto estas Eder Benedetti, el Brazilo.  En la dua loko estas la projekto n-ro. 4, kun 12 komentoj, la verko de Denis...

Legi pli...

Poŝamiko venkis la 4an fojon

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-21 11:56:38

                              La nigraj kadroj  estas eltiraĵoj el la revuo ESPERANTO, marto 2014 .  Por pliaj informoj vidu...

Legi pli...

Voĉdonu por la KER-logotipo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-20 17:59:35

Finiĝis la konkursperiodo por trovi taŭgan logotipon por la Tutmonda Ekzamentago. Alvenis entute 8 konkursaĵoj kaj ni nun invitas vin, membrojn de edukado.net, helpi decidi kiun ni ekuzu por marki nian tutmondan eventon.  Ni lanĉis voĉdonadon. En komuna paĝo videblos ĉiuj konkursaĵoj kaj sub ĉiu estas numero. Bonvolu do vidi la proponojn en granda formato en la speciala konkurso-paĝo kaj klaki tie al la indikita FORUM-parto. Alveninte al la forumo bv. marki en la listo vian preferon kaj lasi mallongan komenton. La...

Legi pli...

Helpu krei logotipon por la Tutmonda Ekzamentago?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-11 18:57:50

Organizante jam la trian Tutmondan Ekzamentagon hodiaŭ mi subite konsciiĝis pri grava manko. Ni ne havas atentokaptan logotipon por tiu evento.  Mi decidis turni min al nia membraro kaj lanĉi kampanjon por ekhavi logotipon.  La alvoko jenas:  La ekzamenkomisiono de UEA kaj edukado.net alvokas ĉiujn kreemulojn por desegni logotipon por la Tutmonda Ekzamentago.  La logo-tipo devus enteni la mallongigon KER, komprenigi, ke temas pri Esperanto kaj respeguli la ideon de tutmondeco, nome, ke en la sama...

Legi pli...

1 ... 57 58 59 60 61 62 63 64 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.