Novaĵoj

Detektivu pri la novaj eroj en la retejo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 18:44:05

Okaze de la datreveno de edukado.net ni lanĉas etan ludon. En la lastaj du semajnoj okazis ŝanĝoj, plibonigoj de kelkaj retejaj funkcioj, eĉ lanĉiĝis nova modulo. Estas almenaŭ 10 ŝanĝiĝoj kiuj estas percepteblaj ankaŭ al vi, uzantoj, sed kompreneble ne ĉiuj estas facile troveblaj. Ni celas nur programŝanĝojn, kaj ne aldonitajn ekzercojn, artikolojn, forumajn enskribaĵojn. Ĝis la 18a de decembro, tagmezo –  laŭ amsterdama tempo – mi atendas mesaĝan raporton de vi kun la rimarkitaj modifoj. Bv. skribi en la titolon: EDU- Ludo...

Legi pli...

Edukado.net esperas naskiĝtagajn donacojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 15:04:05

  Nia paĝaro  la 15an de decembro estos 12-jara.  Aktuale ni havas  3324  registritajn uzantojn el  123  landoj. En la lastaj 28 monatoj (ekde la 20a de julio 2011) nia paĝaro havis   433 326  vizitantojn. El inter ili oni ensalutis  61 834 fojojn.  La nombro de la vizititaj paĝoj estas 3 482 057. Vidu pliajn informojn en la  Statistika paĝo . ...

Legi pli...

Ekfunkciis la RUĜA KRAJONO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-10 15:49:32

Al la proksimiĝanta naskiĝdatreveno de edukado.net la programisto estis la unua kiu transdonis donacon. Li realigis kelkajn modulojn, kiujn mi mendis kaj plibonigis aliajn partojn de la retejo. Verŝajne mia plej bona ideo estis la RUĜA KRAJONO (RK) pri kies uzo bonvolu legi sube. Per RK vi, legantoj, povas perfektigi la lingvaĵon de la tekstoj, indiki al mi mistajpaĵojn kaj aliajn lingvajn problemojn.  Manke de redaktoraj helpantoj kaj pro miaj problemoj en la uzo de mia dekstra mano bedaŭrinde ofte okazas ke la tekstoj havas mistajpaĵojn....

Legi pli...

ALVOKO de UEA kaj ILEI pri registrado de kursoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-08 19:49:39

              Efika kaj multloka instruado de nia lingvo esencas por la kreo de novaj generacioj de nia komunumo. Necesa bazo por tio estas la realtempa registrado de ĉiaj, ĉiunivelaj kursoj en aŭ pri la lingvo, kiu samtempe permesas interagon de lernantoj kaj kursgvidantoj trans naciaj limoj por atingi verajn interkulturajn kontaktojn. La oficiala registrejo de kursoj por UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj ILEI...

Legi pli...

RISKO: Pawel gajnis la trian fojon.

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-01 13:42:04

          La tempo flugas rapide. Jen nova RISKO-monato komenciĝis kaj ĝi fakte estos la lasta en tiu ĉi jaro. Post ĝi ni anoncos la jarajn venkintojn kun apartaj donacoj.  Ĉi-monate ludis 161 personoj, sekve montriĝis iom da kresko en la nombro de la regulaj ludantoj. Certe reage al mia viva prezento en Le Touquet, Francio, meze de novembro,...

Legi pli...

1 ... 60 61 62 63 64 65 66 67 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.