Novaĵoj

Raporto kun statistiko pri la KER-sesioj en 2013

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-07 19:41:09

 

Mi informas vin ke detalaj statistiko kaj raporto pri la pasintjaraj KER-ekzamenoj ĵus estis publikigitaj en nia ekzamensekcio. Vi povas trovi en la paĝo tabelojn, kompilitajn laŭ diversaj vidpunktoj (alfabeta listo laŭ la landoj, ranglisto laŭ la nombro de sukcesaj partoprenintoj kaj laŭ la valoro kaj akiritaj poentoj de la ekzamenokazoj. Aperas ankaŭ mallonga trarigardo kaj statistiko pri la malsukcesoj, por kiuj ni kune provu trovi solvon en la estonteco. 

En la jaro 2014 estas jam fiksitaj kelkaj ekzamentagoj kaj lokoj, sed ni akceptas pliajn petojn de tiuj organizoj kaj aranĝoj, kie oni antaŭvidas grandnombran publikon kaj multajn (sed minimume 10-15) interesulojn pri la KER-ekzamenoj.

Se lokoj, kie jam okazis skribaj sesioj interesiĝas pri la okazigo de parola ekzameno nepre kontaktu min por ke ni kune povu plani la jaran kalendaron. 

La tria tutmonda ekzamentago okazos la 17an de majo. La malantaŭkulisaj preparlaboroj jam komenciĝis. Ni antaŭvidas afiŝi la unuan komunikaĵon pri la partoprenkondiĉoj kaj aliĝproceduroj ene de du semajnoj. Tiuj, kiuj jam okazigis tutmondan ekzamenon kaj ne bezonas detalajn klarigojn pri la kondiĉoj, povas jam nun anonci sian intereson en la FORUMO.

La jam fiksitajn ekzamendatojn vi povas vidi en la listo de sesioj kaj aliĝiloj

Fine bv. vidu la ligon al la statistika paĝo, kie vi trovas la elŝuteblon ankaŭ de la raporto. 

Gratulojn al ĉiuj, kiuj kunlaboris aŭ ekzameniĝis en la jaro 2013. Ni fieras pri la apude listigitaj landoj, sendepende de tio, ĉu ili havis cent aŭ unu kandidatojn. Estas pli ol cent aliaj landoj, kie aliĝis eĉ ne unu persono. Ni kune instigu ilin partopreni. 

Katalin Kovats, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo Al la listo Sukcese finiĝis la Afrika Kongreso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.