Novaĵoj

Hieraŭ vendiĝis la lasta tortopeco

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-18 07:40:31

Ni kun granda ĝojo informas ĉiujn membrojn, ke la 17an de marto 2012  ni vendis la lastan pecon de la Jubilea torto .  Koran dankon por ĉiuj, kiuj kunmanĝis . Por tiuj, kiuj mistrafis tiun eblon kaj deziras kunfrandumi en la jubilea jaro ni bakis novajn desertojn .  Nia jarraporto legeblas en la DOSIERUJO .

Legi pli...

RAPORTO de edukado.net pri la jaro 2011

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-16 22:00:20

Ni informas ĉiun membron de edukado.net, ke la raporto pri la laboroj kaj finacoj de la jaro 2011 legeblas en la Dosierujo de la retejo. La raporto skize prezentas la plej gravajn paŝojn de la pasinta jaro, la novajn sekciojn kaj planitajn programpaŝojn, kiujn ni en 2012 deziras efektivigi. La dokumento enhavas statistikon, la detalan financan raporton pri nia monsituacio kaj liston de la sponsoroj kaj  donacintoj , kiuj finance helpis nian laboron en la jaro 2011. Niaj monrimedoj sufiĉas fini la planitajn projekterojn kaj pliaj donacoj ebligus al ni...

Legi pli...

Esperanto-sumoo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-22 11:13:18

                            Ĉu vi pretus konkurse kun vi mem legi literaturaĵon en Esperanto? Aliĝu al la Sumoo-grupo, organizita de Hori...

Legi pli...

Nova sekcio: FOTOALBUMO

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-19 08:23:22

Mi kun ĝojo informas vin pri la lanĉo de nova sekcio de edukado.net Ni finkonstruis kaj komencis plenigi la FOTOALBUMON de la retejo. La celo de la sekcio estas vidigi la agadon de edukado.net, prezenti la laboron de la grupoj, kiuj uzas niajn materialojn, raporti pri Esperanto-aranĝoj, kie la instruado de nia lingvo aŭ trejnado de instruistoj havis gravan rolon. Ni dediĉis parton ankaŭ al la KER-ekzamenoj, kaj kolektas portretojn pri famaj Esperanto-instruistoj. Fotoj pri Esperanto-centroj aŭ klerigaj afiŝoj povas helpi la kolegojn en la...

Legi pli...

Finiĝis la unua kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-15 15:04:29

Ĝenerala komunikaĵo La 11-an de februaro finiĝis la 4-semajna intense kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio). La aranĝo, kiu inkludis 200-horan intensan BEK-kurson por komencantoj, 144-horan pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj esperantistoj el Aŭstralio. La inicianto de la ideo kaj la gvidanto de la BEK-kurso estis Dennis Keefe, kiu por okazigi la aranĝon kunlaboris kun...

Legi pli...

1 ... 80 81 82 83 84 85 86 87 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.