Novaĵoj

Finiĝis la unua kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-15 15:04:29

Ĝenerala komunikaĵo

La 11-an de februaro finiĝis la 4-semajna intense kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio). La aranĝo, kiu inkludis 200-horan intensan BEK-kurson por komencantoj, 144-horan pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj esperantistoj el Aŭstralio.
La inicianto de la ideo kaj la gvidanto de la BEK-kurso estis Dennis Keefe, kiu por okazigi la aranĝon kunlaboris kun la loka Esperanto-asocio kaj ricevis multe da helpo de la ĉina sekcio de ILEI.
Je lia invito aliĝis al la projekto Katalin Kováts, redaktoro de la porinstruista paĝaro www.edukado.net pri kies pedagogia laboro estis interesataj trideko da instruemuloj. Rektan asistan subtenon Dennis ricevis de Penny Vos el Aŭtralio kaj Jano Clark el Ĉinio.
La usona profesoro Ron Glossop gvidis seminarion kun la titolo Alfronti militon, kaj Federico Gobbo el Italio prezentis prelegserion pri la Filizofio kaj historio de la informadiko. Ambaŭ seminarioj de la universitata kurso estis filmitaj kaj post redaktado spekteblo rete.

La aranĝo allogis multe pli da personoj ol Dennis kaj lia teamo iam esperis. Por la eŭropanoj ferii kaj esperantumi vintre ĉe agrabla marbordo kun blua ĉielo (ja tion promesis la hejmpaĝaj fotoj) ŝajnis bona kombino de la agrablaĵoj. Bedaŭrinde nek la vetero, nek la loĝ- kaj studkondiĉoj respondis al la antaŭaj pretendoj, kio kaŭzis perdon de energio, tempo kaj emo, kaj malgraŭ la bonvola interveno de la dumkursa helpantaro negative stampis la etoson de la aranĝo.

Por konsoliĝi la ĉeestantoj de la kursaro plentempe okupis sin pri la lernado kaj lernigo de la internacia lingvo. Sepdeko da studantoj de la porkomencanta kurso havis 8-horan rektan instruadon kaj 2-3 horojn da vespera libervola ekzercado. Krom tio ili pasigis siajn manĝotempojn kaj vesperojn kune kun la eksterlandaj kursanoj kaj tiel praktikis konstante la lingvon.
La partoprenantoj de la metodika kurso havis tage 2-horan teorian seminarion kaj poste dum du horoj gvidis etgrupajn lingvajn aktivaĵojn ĉe la komencantoj kaj en aliaj du horoj observis la kurson kaj gvidis ekzerciĝon. Estis okazo plene observi la BEK-metodon, sekvi la progreson de la kursanoj kaj preni parton en la instrulaboro, kio en si mem estis bona kombino de teorio kaj praktiko de metodika trejniĝo.

Ĉiu eksterlanda kursano estis forte impresita vidante la diligentan laboron de la ĉinaj studentoj, el kiuj pluraj havos postkurse tuj okazon instrui Esperanton en sia lernejo.
Dum la aranĝo okazis ankaŭ la unua azia ekzamensesio laŭ la KER-sistemo, kiun partoprenis 29 kursanoj, inter ili 16 je la unua nivelo B1.
La partoprenon de la ĉinaj kaj mongolaj studentoj finance subtenis ĉeestaj partoprenantoj de la metodika kurso, la aranĝo Vintra Esperanta Kursaro de la ĉinoj kaj membroj de edukado.net. Dankon al ili pro la helpo.

Je la fina taksado la partoprenantoj de la metodika kurso faris detalan analizon pri la kune pasigita monato kaj konkludis, ke la ideo mem estas bona, la aranĝo de la Esperanto-Insulo, kun la partopreno kaj aktiva helpo de progresantaj eksterlandaj kursanoj donas multe da motivo kaj ekzercadeblo al la komencantoj, kreas rektan kontakton inter kulturoj kaj donas praktikan valoron por la lernantoj de la lingvo.
En la analizo oni indikis al la organizantoj la mankojn rilate al la loĝigo kaj elekto de kursejo kaj al Dennis Keefe sugestis kelkajn ŝangendajn erojn rilate la instruritmon, materialojn kaj laborformojn de la BEK-kurso.
Espereble tiuj bonintencaj kritikoj estos serioze traktataj, des pli ĉar la organizantoj deziras daŭrigi la projekton kaj okazigi ankaŭ sekvontjare similian aranĝon sur la Esperanto-Inslulo.

Fotojn kaj filmojn pri la kursaro kaj surinsula laboro oni povas trovi ĉe http://www.ipernity.com/home/edukado.net

Persona danko de Katalin Kováts  – Gvidinto de la metodika kurso

    Estis alloga defio por mi gvidi seminarion kun paralela eblo observi kurson kaj havi eblon aktive partoprenigi la seminarianojn en rekta kaj reala instrulaboro. La eblo fariĝis neceso kaj ni ĉiuj ekhavis gravan rolon en la instruado, ekzercigo eĉ ekzamenado de la studentoj.
Pro diversaj kialoj ni ofte devis rapide elturniĝi, adaptiĝi al la cirkonstancoj, solvi subite leviĝintajn problemojn, kio donis okazon al mi en la realo montri al la seminarianoj kiugrade malfacilas la intruista laboro, kiom da observokapablo, elturniĝemo kaj fleksa interveno estas necesaj por bone gvidi kurson.
    La seminarianoj ekkonis la riĉecon de edukado.net kaj tuj povis vidi kiugrade ĝi povas doni subtenon en la instrulaboro. Por tiuj seminarianoj, kiuj havis eblon kaj emon okupiĝi pli profunde pri metodiko, mi kreis retan lerneblon el la metodikaj materialoj de la reta kursaro RITE, kiun povas sekvi la partoprenintoj ankaŭ postseminarie, el sia hejmo.
    Por mi persone estis imprese kiom entuziasme miaj seminarianoj partoprenis en la instrulaboro, prenis respondecon pri la kursanoj, sekvis la lernadon de “sia tablo” (4-5 kursanoj de la BEK-kurso), helpis ilin en la konkreta lernado dum vesperaj horoj, pasigis sian libertempon kun ili, eĉ finance ebligis al multaj ekzameneblon.
    Plurajn aferojn el la plano ni ne sukcesis plenumi, sed ni ĉiuj povis senti nin utilegaj kaj valoraj en la sukcesigo de la projekto.
    Ni kreis fortajn personajn motivojn por la junaj ĉinoj por daŭrigi la lernadon kaj uzi Esperanton, kio estis verŝajne la plej granda kontribuo en la kursaro.
    Mi persone dankas ĉiun seminarianon pro la subteno, kunlaboro kaj diligenta laboro per kiuj ili faris la monaton enhavoriĉa kaj sencohava.

Ni filmis la kursfinan taksadon, kiun vi povas spekti inter aliaj ankaŭ ĉe nia Ipernity-paĝo.  Legu ankaŭ la artikolon en ONDO de Esperanto

Nova sekcio: FOTOALBUMO Al la listo Pri la dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.