Novaĵoj

Sukceso en la 25a KER-sesio en Hajnano

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-06 02:45:24

  Ni kun ĝojo raportas pri la 25a KER-sesio, okazanta en tiuj ĉi tagoj sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio). La sesion gvidas Katalin Kovats, kunekzamenas Dennis Keefe.  
La ekzamenojn sume trapasis 29 personoj.  Ekzameniĝis 9 kandidatoj je nivelo C1, 4 je nivelo B2 kaj 16 je nivelo B1. Tiuj ĉi lastaj ĉiuj studis en la intense BEK-kurso, gvidata de Dennis Keefe.  La kandidatoj venis el 10 diversaj landoj: Ĉinio (13), Francio (4), Italio (3),...

Legi pli...

La unua azia KER-sesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-31 01:45:10

La 7an kaj 8an de februaro (dum la lasta semajno de la BEK-kurso) okazos ekzamensesio laŭ la KER-sistemo en Hajnano .  La komisiono antaŭvidas 20-25 kandidatojn, kiuj partoprenas ekde ĉi-lundo specialan preparsesion, gvidatan de Katalin Kovats kaj partoprenantoj de la metodika kurso. Ekzameniĝos kaj partoprenantoj de la BEK-kurso, kaj aliaj kandidatoj el la pli progresantaj grupoj. Kaj la studantoj kaj la instruantoj faras ĉion eblan por sukcesa okazigo de la unua azia KER-sesio kaj akirigo de ŝtata atestilo pri kono de Esperanto. Tiu dokumento povos helpi en enkonduko...

Legi pli...

Esperanto-Insulo: filmraporto post la 2a semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-29 12:31:16

Inter la 11a de januaro kaj 12a de februaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio) laŭ la projekto de Dennis Keefe okazas internacia intensa BEK-kurso, metodika seminario kaj du paralelaj universitatnivelaj kursoj. La kursaron partoprenas ĉ. 130 personoj el pli ol dudeko da landoj, ĉefe aziaj, sed por la metodika kaj universitataj kursoj alvenis al la insulo plurdeko da eŭropanoj. Malgraŭ la malagrabla (kaj tute ne somera) vetero, malfacilaj loĝkondiĉoj ktp. ĉiuj heroe laboras, pasigante de la 8a matene ĝis la 22a vespere tage minimume 12-14 horojn...

Legi pli...

Restis nur kelkaj tagoj por aliĝi avantaĝpreze ...

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-25 13:28:15

Ni memorigas vin pri tio, ke restis nur kelkaj tagoj por avantaĝpreze aliĝi al la reta kurso KULTURVOJAĜO al VJETNAMIO.  Pri la kurso kaj kondiĉoj vidu la anoncon kaj sekvu la tieajn ligojn.  Atendas viajn aliĝojn: s-ro Nguyen Xuan Thu, kompilinto de la kurso kaj Katalin Kováts, organizanto

Legi pli...

La unua semajno en la Esperanto-Insulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-18 03:32:56

Pasis unu el la kvar kursosemajnoj sur la Esperanto-Insulo. La okdeko da BEK-kursanoj bone progresas sub la gvido de Dennis Keefe kaj ni, metodikistoj, paralele kun nia faka laboro, akompanas ilin en la studado; kaj dum la kurso kaj ekster la klasejo.  Ĉiuokaze ĉiun mirigas, ke la komencantoj de la 8a matene ĝis la 18a estas senĉese en la klasĉambro, eĉ sian tagmanĝon ili konsumas tie, kaj liberiĝinte de la devoj, vespere preskaŭ ĉiu el ili memvole revenas por kune studi inter la 20a kaj 22a venspere.  La metodika grupo, kiu konsistas...

Legi pli...

1 ... 81 82 83 84 85 86 87 88 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.