Novaĵoj

Jam 124 personoj el 26 landoj sur la Esperanto-Insulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-07 14:29:43

Ni estas preparantaj unu el la plej gravaj kaj grandvolumaj pedagogiaj eksperimentoj. Kadre de la kursaro sur la Esperanto-insulo okazos kvarsemajna kursaro en la Hajnana Universitato en Ĉinio.  Estis anoncita tre intensa kurso por komencantoj, paralela metodika seminario kaj du universitataj kursoj pri Paco kaj Milito, “Alfronti militon”, de profesoro Ron Glossop kaj kurso pri Historio kaj Filozofio de la Informadiko de profesoro Federico Gobbo. Fine de la sesio okazos ankaŭ KER-ekzamensesio je ĉiuj niveloj. Vidu la koncernan ...

Legi pli...

JoMo: Trapasu-pasu-pasu la KER-ekzamenon

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-11-25 22:32:28

La 26an de novembro 2011 dum la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis premiere prezentita la nova reklamkanto, pretigita por la kampanjo Monda Skriba Ekzamensesio de KER.  Por la reklamo JoMo verkis tekston kaj komponis melodion, Katalin Kováts el la ĝisnunaj ekzamenfotoj kaj filmoj muntis filmeton. Ni esperas, ke la melodio longe restos en viaj oreloj kaj je la taktoj ne nur la piedoj, sed ankaŭ viaj manoj ekmoviĝas..... kaj vi tuj...

Legi pli...

Intervjuo pri la reta instruista trejnado en radio MUZAIKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-11-23 08:30:02

Ni informas vin ke hodiaŭ kaj morgaŭ (la 23an kaj 24an de novembro 2011) ampleksa intervjuo estas dissendata pri nia reta instruista trejnado ĉe edukado.net (RITE). Veronika Poór demandis al Katalin Kováts pri la historio, strukturo kaj funkciado de RITE.  La programo aŭdeblas:  merkredon inter la 10-11a, 13-14a, 16-17a, 19-20a kaj 22-23a horoj ĵaŭdon inter la  1-2a,  4-5a, 10-11a, 13-14a, 16-17a, 19-20a kaj 22-23a horoj. Post tiuj tagoj vi povos trovi la tuton en nia DOSIERUJO.  ...

Legi pli...

Edukado.net en la 23a Eŭropa Rendevuo (FR)

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-11-15 12:14:26

La 12-13an de novembro 2011 okazis en la urbo Le Touquet (FR) la 23a Eŭropa Rendevuo, organizita de la Nordfrancia Esperanto-Federacio. La ĉi-jaran renkontiĝon partoprenis ĉ. 120 personoj el deko da landoj. La semajnfino konsistis inter aliaj el 4+3 hora kursaro , teatraĵo kaj prelego. Edukado.net aktive partoprenis en la programoj. Katalin Kováts gvidis kurson por komencantoj kaj samtempe trejnadon por instruemuloj. La laboron de la 20-membra grupo sekvis 10-16 kolegoj, kiuj havis eblon ankaŭ persone gvidi ekzercojn laŭvice kun 1-2 partoprenantoj. Sylvain Lelarge, utiligante...

Legi pli...

KAMPANJO por esprimi nian dankon al ESF

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-17 10:15:16

Ĉu vi scias kio estas ESF? Esperantic Studies Foundation / Fondaĵo de Esperanto-studoj./ Sen la helpo de tiu fondaĵo nek edukado.net nek lernu.net ekzistus. ESF financis la konstruon de tiuj paĝaroj, subvenciis multajn projektojn kaj ebligis al dekoj da esperantistoj liberigi sin por certaj periodoj okupiĝi altnivele kaj science pri Esperanto. ESF estis la fondaĵo danke al kiu mi, Katalin povis konstrui kaj redakti dum 10 jaroj la retejon www.edukado.net...

Legi pli...

1 ... 84 85 86 87 88 89 90 91 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.