Novaĵoj

JoMo: Trapasu-pasu-pasu la KER-ekzamenon

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-11-25 22:32:28

La 26an de novembro 2011 dum la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis premiere prezentita la nova reklamkanto, pretigita por la kampanjo Monda Skriba Ekzamensesio de KER. 

Por la reklamo JoMo verkis tekston kaj komponis melodion, Katalin Kováts el la ĝisnunaj ekzamenfotoj kaj filmoj muntis filmeton. Ni esperas, ke la melodio longe restos en viaj oreloj kaj je la taktoj ne nur la piedoj, sed ankaŭ viaj manoj ekmoviĝas..... kaj vi tuj aliĝas al iu sesio

Trapasu-pasu-pasu la KER-ekzamenon ...

KER-ekzamenoj: kalendaro, helpkampanjo, unuaj sesioj Al la listo Esperanto-artikolo en angla komerca lingvoekzameno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.