Novaĵoj

Materialoj pri la instruado de ALFABETO

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-10 09:23:47

Sciante, ke multaj el vi nun komencas novajn kursojn mi kolektis kelkajn materialojn, kiuj rilatas al la instruado de la alfabeto. Vi trovas preseblajn alfabet-afiŝojn en formato A4 (videblaj dorsflanke de Poŝamiko :), aĉeteblan Aboco-libron,  du filmetojn pri la alfabeto mem kaj du filmitajn lecionerojn, kie mi mem eksperimentas pri manieroj amuze instrui tiun paŝon de la kurso. Kompreneble estas multaj aliaj materialoj kaj ebloj, do viaj komentoj, proponoj kaj propraj materialoj bonvenas. ALFABETO por la muro - afiŝo el al DOSIERUJO ...

Legi pli...

Nova sekcio: FILMEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-02 22:16:51

Ni kun ĝojo anoncas al vi, ke ni lanĉis novan sekcion en la Biblioteko. La FILMEJO estas la loko, kiun ni kreis kiel definitivan spacon por edukcelaj kaj Esperanto-temaj filmoj. La plenigo de la FILMEJO jam komenciĝis, cento da materialoj (propraj kaj pretigitaj de aliaj) atendas prilaboradon. Krom ili ni volonte akceptas ankaŭ viajn proponojn pri prezentindaj eroj. Ni mem ne alŝutas la filmojn al la paĝaro edukado.net, sed kreas ligojn al ili kaj tra mallonga prezento informas la uzantojn pri iliaj valoro,...

Legi pli...

Forigita membro - pro nedezirataj anglalingvaj mesaĝoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-08-24 19:45:29

Estimataj, Hodiaŭ aliĝis al la paĝaro persono, kiu per anglalingvaj mesaĝoj ĝenis plurajn el niaj membroj. Mi anoncas al vi, ke mi ĵus forigis ŝin (se entute veras, ke temas pri iu ŝi) el la membrolisto kaj en la sekvaj tagoj observos ĉu uzante alian nomon la persono provas realiĝi aŭ ne. Tiuokaze ni faros pliajn paŝojn por malebligi, ke de la sama IP-adreso ŝi povu kontakti nin. Kun pardonpeto salutas vin ĉiujn, Katalin 

Legi pli...

Raporto kun multaj fotoj pri UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-08-02 07:43:34

Ni informas vin ke en la Dosierujo ni aperigis raporton kun multaj fotoj pri la partopreno kaj laboro de edukado.net dum la 96a Universala Kongreso en Kopenhago. Ni invitas vin rigardi la dokumenton, vidi niajn fotojn en la indikita paĝo de Ipernity , skribi pri viaj propraj spertoj en nian Gastlibron kaj sendi pliajn fotojn al la adreso de redaktanto@edukado.net . La raporton vi...

Legi pli...

Niaj unuaj tagoj en Kopenhago

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-26 22:39:23

Dum la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago edukado.net multflanke reprezentiĝas per edukaj kaj lingvaj programoj de la kongreso. Jam en la unua vespero, dum la Movada Forio ni partoprenis kun nia stando kaj prezentis plurajn dosierojn kun ekzercoj, disdonis centon da pinĉiloj kaj plurcent flugfolojn pri la agado kaj atingaĵoj de la paĝaro. Dum la semajno nia eta teamo (Katalin Sylvain , Petra kaj Monika ) okazigas paroligajn kursojn je du niveloj entute en 16-horoj, kiujn plurfoje ĉeestis 60-80 personoj. Ni...

Legi pli...

1 ... 87 88 89 90 91 92 93 94 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.