Novaĵoj

Trejniĝu pri Esperanto-instruado en Sicilio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-04-29 11:29:03

De la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 okazos profesia trejnkurso pri lingvoinstruado, organizita de edukado.net, Itala E-Federacio kaj
Kosmo Strategio Ltd. en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kadre de la venonta Itala Kongreso de Esperanto.
La gvidanto estos la D-ino Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net.

La kurso estas oficiale listigita en la EU-datumbazo pri trejnkursoj (referenca numero: IT-2012-805-001). Kvar homoj sukcesis ricevi stipendion de EU por partopreni ĝin.

Por permesi al plej multe da homoj partopreni en la trejnado, la organizantoj disponigos apartan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj ne ricevis subtenon de EU, tamen estas interesitaj partopreni en la seminario. Anstataŭ 750 € eblos aliĝi kontraŭ 300 € (200€ por studanto, emerito, aŭ B-landano). Tiu kotizo inklizivas ankaŭ la aliĝon al la Kongreso de Esperanto en Italio kaj ebligos al la partoprenantoj ĝui ankaŭ la kongresajn programerojn. La loĝadaj kostoj estas la samaj kiel por normala kongresano (ekzemple: http://kongreso.esperanto.it/79/logxado.php?lingvo=eo)

Tiu ĉi dek-taga trejnado estas vere aparte inda, se vi interesiĝas pri instruado (ne nur de Esperanto), do aliĝu kiel eble plej baldaŭ!
La aliĝojn sendu al trejnado-mazara(ĉe)kosmo.eu.com

Foto: Metodika kurso kun Katalin en Rytro, Pollando

Edukado en la Estraro de UEA Al la listo TEJO subvencias la KER-ekzamenitojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.