Novaĵoj

TEJO subvencias la KER-ekzamenitojn

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-26 22:44:23


 

 

 

Kaze de sukcesa ekzameno je nivelo C1, TEJO redonos al siaj membroj 15 € post kompleksa ekzameno kaj 7,50 € post nur skriba aŭ nur parola sesio. 

La subvencio validas ĉi-jare por ajna ekzamensesio, sed nun precipe aktualas pro la Tutmonda Skriba KER-Sesio, okazonta la 9an de junio, inter kies pli ol 220 aliĝintoj el 15 landoj kaj 26 urboj estas multaj junuloj. 

Vidu la anoncon sur la retejo de TEJO kaj kontaktu la respondeculon por pliaj informoj. 

Aliĝeblo al la ekzamensesioj troveblas ĉi tie

Trejniĝu pri Esperanto-instruado en Sicilio Al la listo Jam 125 KER-ekzamenitoj en Francio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.