Novaĵoj

Eduko de plurlingva infano - nova filmprelego

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-09 17:39:24

                                                                   ...

Mi informas vin ke mi ĵus publikigis filmon pri mia prelego pri "Eduko de plurlingva infano - naĝado kontraŭ la fluo".

La prezento estas muntita el PowerPoint-materialo kun aldono de sonregistraĵo. Kvankam la temon mi jam plurfoje traktis, la lastfoja sukcesa prezento en Barcelono, dum la 35a Katakluna Kongreso (kaj ties organizantoj), igis min pretigi version, kiu estas alirebla por la interesiĝantoj. 

La filmo ekde nun spekteblas en nia FILMEJO. Viaj komentoj kaj demandoj bonvenas sub la filmo. 

Ps. Se vi interesiĝas pri la novaj eroj de la Filmejo aŭ alia sekcio, bv. aboni la koncernan servon sur via Profilpaĝo

LUIS JORGE SANTOS MORALES feste eniras la Panteonon Al la listo Jam 124 personoj el 26 landoj sur la Esperanto-Insulo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.