Novaĵoj

Pola Radio pri la lanĉo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-12 11:39:09

En la elsendo de la 11an de oktobro Pola Radio diskonigis longan intervjuon kun Katalin Kováts pri la rekonstruo kaj kostoj de la nova retejo, pri la spertoj de la unua semajno, plie pri la plej gravaj novaĵoj kaj sekcioj de edukado.net. El la respondoj de Katalin, donitaj al la scivolaj demandoj de Barbara Pietrzak, vi povas ekscii plurajn aferojn pri tiu historie grava momento en al vivo de la nova retejo. La sonmaterialon (kun la permeso de la Esperanto-redakcio de Pola Radio) ni lokis en la Dosierujon ,...

Legi pli...

Du novaj komprenekzercoj kunlabore kun Radio Verda!

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-11 16:58:16

Pluraj membroj skribis al ni kaj demandis kiam ni daŭrigas la publikigon de eroj de Monda Mozaiko. Bedaŭrinde tion ni ne povis nun entrepreni, ĉar mankis tempo, energio kaj teknikaĵoj por bona, interesa rezulto. Tamen ni trovis eble kontentigan solvon. En la lastaj monatoj nia redaktoro kunlaboras kun la teamo de Radio Verda per pretigado de komprenekzercoj surbaze de iliaj radielsendoj. Ni elektas unu-du novaĵojn de la programo kaj laŭeble pretigas por ĝi kontrolekzercojn. La maniero trejni la orelojn helpe de freŝaj novaĵoj certe bone efikos kaj...

Legi pli...

En la unua semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-10 13:39:55

Mi deziras informi vin pri la plej lastaj okazaĵoj en la retejo. La malfermo tre bone sukcesis, pri ĝi eblas spekti filmeton en nia Ipernity-paĝo . Jam aliĝis kaj realiĝis pli ol 80 personoj. Markis sin sur la mondmapo 160 membroj. Aldoniĝis en la Kursejo 29 movadaj kursoj, 18 lernejaj kursoj, 22 kursgvidantoj. Mi mem aldonis plurdekon da artikoloj en la Dosierujo. Tiun laboron mi daŭrigos, atendas plia cento da materialoj por aldono. ...

Legi pli...

Bonvenon ĉe la nova retejo!

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-01 17:21:42

Mi kun grandega ĝojo bonvenigas vin ĉe la nova retejo de edukado.net, kiun ni konstruis helpe de deko da grandaj sponsoroj kaj el la mono de pli ol ducent subtenantoj . Ni kore dankas pro la fido kaj subteno ĉiujn, kiuj helpis. Foje ni certe verkos romanon pri la malfacilaĵoj kaj defioj de tiu transkonstrua periodo, sed momente mankas tempo eĉ skize rakonti la aventurojn. Sufiĉu ke ni harde luktis kaj fine tamen venkis la malfacilaĵojn. Restas ankoraŭ amaso da manlaboro por transpreni mane la datumojn, rekrei la...

Legi pli...

Nova Koresponda Servo - klarigoj, konsiloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-17 12:12:28

Je nia granda ĝojo ni suckesis savi la enhavon ankaŭ de la Koresponda Servo , sekve ankaŭ ĝi funkcios ekde la malfermo de la paĝaro. Estas tamen diferencoj en la uzo kaj servoj kompare al la malnova KS. Bonvolu legi la subajn klarigojn pri tio. La anoncoj daŭre estas libere videblaj por ajna vizitanto , krom la indikitaj profiloj de la membroj. Enmeti novan anoncon rajtas nur enskribiĝintaj kaj ensalutintaj membroj . Tiuj, ĉe...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.