Novaĵoj

700 membrokontoj kaj 500 korespondanoncoj forigitaj

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-01-17 15:01:58

Mi informas vin ĉiujn ke hodiaŭ (17an de januaro 2011) ni purigis la paĝaron kaj forigis ĉiujn malnovajn kaj erarnomajn kontojn de la retejo.

Tiuj membroj, kiuj malgraŭ niaj du alvokoj kaj atentigoj - ne reensalutis en 2010 aŭ ne riparis sian konton post la lanĉo, en oktobro, estas forigitaj de la paĝaro. Temas entute pri ĉ. 700 personoj kiujn ni nun malhavas kun malfeliĉo, sed por la pli glata funkciado de la paĝaro kaj realaj administro kaj statistikoj tiu paŝo necesis. La koncernaj eks-membroj povas remembriĝi kiam ajn al la paĝaro kaj povas por tio uzi ankaŭ la antaŭan retadreson.

Momente el 2450 membroj ni havas nur 1782 membrojn. Same estis forigitaj ĉiuj korespondanoncoj, kiuj de la komenco ĝis 2010 januaro estis publikigitaj kaj kies anoncintoj ne petis ĝis nun aktualigon. Post la purigado el 525 anoncoj restis nur 19, sed ili almenaŭ estas aktualaj.

Ni havas ankoraŭ liston de personoj kun nekompletaj formularoj, kiuj rajtas ankoraŭ resti en la datumbazo kaj uzi la servojn, sed ni petas ĉiujn okaze de vizitoj revizii la datumojn en la profilpaĝo, fari mendojn, markiĝi sur la mapo.... entute flegi la membrostaton. Mi ne ŝatus alifoje, pro administraj kialoj, perdi membrojn.

Kun danko salutas vin, Katalin

NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto! Al la listo Edukado.net en Facebook

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.