Novaĵoj

Ensaluto, redaktado de personaj informoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:15:57

Antaŭ ol vi komencas ekuzi la novan paĝaron estus utile konscii pri kelkaj gravaj farendaĵoj. Dum la rekonstruo pro la rigideco de la antaŭaj programistoj ni ne havis plenan aliron al la datumbazo, tial multajn informojn ni nur tra komplikaj manieroj aŭ tute mane devis transmeti. Tio povis kaŭzi erarojn, mankojn. Ensaluto, aktivigo de via statuso: La nova retejo estas pli sekura, pli "kaŝema" ankaŭ pri la personaj datumoj kaj pli rigora rilate la ensalutajn postulojn. Tial el la 2200 membroj nur ĉ. 1500 transiris senprobleme la novan...

Legi pli...

Kelkaj instruoj pri la forumo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:12:09

La forumo en la nova retejo havas alian strukturon kaj aliajn funkciojn ol havis la malova. De tiuj ŝanĝoj ni esperas, ke sur tiu platformo ekestu aktiva, enhavoriĉa kunlaboro kaj komunikiĝo inter la membroj. La ĉefajn partojn konsistigas dekoj da temoj, kiuj pludividiĝas je fadenoj. La enhavon de la forumo ĉiuj vizitantoj povas legi, sed aldoni enskribon kaj lasi mesaĝon povas nur ensalutintaj membroj. Unue ni konsilas al vi trastudi la ĉefajn temojn, vidi iliajn fadenojn kaj kuraĝe ekprovi aldoni komenton ien, kie vi havas dirindaĵon. Eblos lanĉi novajn...

Legi pli...

Kie troveblas la materialoj?

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:11:43

Ni bone komprenas, ke por la uzantoj, kiuj alkutimĝis al la uzo de la malnova retejo necesos tempo pro orientiĝi, retrovi la aferojn, kies lokon ili jam parkere sciis. Por helpi en tio ni ĉi-sube indikos kelkajn gravajn ŝanĝojn kaj petas vin sekvi la vojon, ofte viziti la paĝaron kaj lerni la novajn itinerojn kaj lokojn. La sekcio Instrumaterialoj entenas nun la enhavon de la malnovaj Lerniloteko , Metiejo kaj Monda Mozaiko . Se vi...

Legi pli...

Heidi en Indonezio: Aĉeteblas la subten-filmo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-10 09:51:21

Ni jam plurfoje informis vin pri la instruvojaĝo de Heidi Goes en Indonezio. Nun pretiĝis kaj mendeblas la filmo per kies aĉeto vi povas subteni ŝian indonezian agadon kaj ebligi al indonezianoj lerni Esperanton kaj superi la novtipajn KER-ekzamenojn en oktobro 2010. Heidi Goes en novembro 2009 pasigis 18 tagojn en Indonezio, dum kiuj ŝi faris esplorlaboron pri la tiea movado kaj gvidis dekon da kursoj en pluraj urboj al preskaŭ 500 lernantoj. En la intervjufilmo, Katalin, kiu flanke de edukado.net helpis prepari la metodikan parton de la instruvojaĝo, parolas kun Heidi...

Legi pli...

Filmo: Stefan MacGill - Kiel instrui la VERBOjn?

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-10 09:40:19

Ni informas vin ke ni finpretigis filmeton en kiu Stefan MacGill klarigas kiel utilas instrui la verbojn, por ke la uzo de akuzativo ne estu problemo por la lernantoj. Por plie enprofundiĝi en la temon ni konsilas legi la artikolon Verboj en Esperanto (Manlibro pri instruado de Esperanto, p. 111-112) verkita de Stefan MacGill. La filmo estos parto de la metodika instrumaterialo en la reta trejnkurso ( RITE ). La materialo spekteblas en nia Ipernity-filmejo .

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.