Novaĵoj

Nova interlingvistika grupo startos en Poznan en septembro 2017

Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-21 00:05:02

La tradiciaj Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj anoncas komencon de nova interlingvistika grupo en la studjaro 2017/18.

Dum la tri-jaraj eksteraj studoj en ĉiu semestro necesas pasigi unu intensan semajnon en Poznano: en septembro kaj februaro. La unua sesio daŭros inter 16-23.09.2017.

Kadre de la studoj ni ofertas por la interesiĝantoj la subajn studobjektojn: 

• Enkonduko en lingvistikon (fonetiko, morfologio, sintakso, semantiko),
• Enkonduko en komunikadon, internacia kaj interkultura komunikado,
• Planlingvistiko,
• Esperantaj lingvistiko, kulturo, literaturo kaj movado.
• En la tria jaro eblaj specialiĝoj pri: instruado de esperanto, internacia kaj interkultura komunikado, tradukado, esperanta lingvistiko aŭ literaturo, interlingvistiko. 
La studoj okazas en Esperanto kaj finiĝos per finlaboraĵo kaj fina ekzameno. Ili validas sume 120 ECTS (poentojn).
 

Postuloj:

• baza (bakalaŭra) universitata diplomo,
• bona scio de esperanto (B2-C1 nivelo).

Studkotizo: 3700 PLN aŭ 900 EUR / studjaro (reduktita kotizo por B-landoj: 1400 PLN aŭ 330 EUR).
Kandidatoj por 2017-20 estas bonvenaj jam nun anonci sian deziron (interlin(ĉe)amu.edu.pl), fina limdato: 15.08.2017.

Pliaj informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/studoj.html
 

RISKO-resumo pri 2016 Al la listo La 4a Esperanto-semajno en la ĉina Esperanto-lernejo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.