Novaĵoj

KER-ekzameno jam la 9an fojon en Moskvo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-05-21 00:48:43

Ni raportas pri tio, ke la 19an de majo okazis la dua KER-sesio de la jaro 2018. Por tiu dato petis ekzameneblon la organizantoj el Moskvo, kie danke al Svetlana Smetanina kaj Irina Gonĉarova, ĉeforganizantoj de ĉiuj ĝisnunaj sesioj, jam la 9an fojon okazis KER-ekzameno. En la sukcesa realigo de la evento kunlaboris ankoraŭ Nikolao Gudskov, same ne la unuan fojon, kaj asistis ankaŭ Al. Basov. Ni menciu, ke por eviti poŝtajn problemojn, la testojn, en zorge sigelitaj kovertoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova persone portis el Roterdamo al Moskvo.  

En la rusa ĉefurbo ekzameniĝis 9 kandidatoj, el inter ili 5 estis kursanoj de Irina kaj 4 mem lernis Esperanton. Kvar kandidatoj skribis teston je B1-nivelo, 3 je B2-nivelo kaj 2 je C1. 

La sesio okazis en bona kaj festa etoso. La ricevitaj fotoj indikas, ke temis ne nur pri disdonado kaj skribigo de seriozaj testoj, sed la ejo estis dekorita, oni pretigis afiŝojn. Frandaĵoj kaj trinkaĵoj agrabligis ĉies laboron. Kiel en la antaŭaj jaroj pretiĝis ankaŭ filmo pri la ekzameno kun pluraj intervjuitaj kandidatoj. Jen unu sekreto de sukcesa enmovadigo de komencantoj, ekzemple de lernatoj de Duolingo. Aranĝu por ili bonetosan KER-ekzamenon, kunfestadon kaj amikan renkontiĝon. Tiel la junuloj samtempe povas sperti kaj la seriozan flankon kaj la amuzan de nia movado. 

La testoj jam estas skanitaj kaj senditaj al la Budapeŝta ekzamencentro. Rezultoj atendeblas en la retejo ene de du-tri semajnoj kaj la atestilojn la organizantoj povos transpreni en Lisbono, dum la Universala Kongreso. 

Ni kore gratulas al ĉiuj ekzameniĝintoj kaj dankas la kunlaborintojn. 

Jen kelkaj fotoj pri la evento, al kies publikigo la fotitaj personoj kaj la fotisto donis sian permeson. Ilin en pli grandaj formatoj vi povas vidi en la albumo

Vidu niajn privatecajn regulojn Al la listo Duolingo ekhavis trian lingvon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.