Novaĵoj

Seminario pri la Literaturo de Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-06 00:02:20

Venu al la Universitato de Louisville, Louisville, Kentucky, por partopreni en unika Seminario pri la Literaturo de Esperanto!

Kiam: sabato-dimanĉo, 26-27 februaro 2011

Sub gvido de:

  • Ulrich Becker, poeto kaj eldonisto
  • Duncan Charters,lingvisto
  • Humphrey Tonkin, kritikisto
  • Tim Westover, novelisto

Tempogamo: La seminario komenciĝos matene la 26-an de februaro kaj finiĝos tagmeze la 27-an de februaro. Ĝi parte koincidos kun la 39-a Konferenco pri Literaturo kaj Kulturo depost la Jaro 1900, organizita de la Universitato (http://www.thelouisvilleconference.com/), kaj al kiu oni rajtas aliĝi kiel vizitanto kontraŭ $10 tage.

Loko: Salonoj de la Universitato de Louisville.
Lingvoj: La lingvoj de la seminario estos Esperanto kaj la angla.
Tranoktado: Pri hoteloj vidu la retpaĝaron de la konferenco (adreso ĉi-supre).
Aliĝo: $35 ($15 por studentoj). Bonvolu anonci vian deziron partopreni ĉe la organizantoj:

bonnie.fonsecagreber@louisville.edu
tonkin@hartford.edu
chez.grebeli@gmail.com

Grava cirkulero pri la abonsistemo Al la listo Intervjuo kun Katalin en Ĉina Radio Internacia

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.