Novaĵoj

Grava cirkulero pri la abonsistemo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-10 09:30:37

Ni kun ĝojo infomas vin, ke ni sukcesis finkonstrui la mesaĝsistemon de la retejo. Tio signifas, ke vi ekde nun povas pere de retmesaĝo informiĝi pri novaj aldonaĵoj de la paĝaro. Certe multaj el vi ne volas esti avertita pri ĉio, tial ni pretigis abonsistemon, kie laŭ du bazaj tipoj eblos mendi servojn.

Ankaŭ en la malnova paĝaro funkciis abonsistemo, sed pro la multaj ŝanĝoj ni ne transportis viajn malnovajn mendojn. Tial ni petas ĉiun membron viziti la paĝaron nun, vidi la eblojn kaj aboni la servojn.

Por tion fari vi unue devas ensaluti kaj iri al "Mia angulo" kaj apud via profilfoto eblas alklaki la ligon al "ŝanĝi la abonon". Sur tiu paĝo vi trovas ĉiujn klarigojn.

Kelkaj el vi raportis, ke niaj mesaĝoj iras al la spamujo. Por testi kiom da membroj ricevas la mesaĝojn, ni petas ĉiun el vi almenaŭ por testado kaj konfirmo de via membreco post la ricevo de tiu ĉi mesaĝo ensaluti la retejon. Kaj se vi jam estos tie, kostas nur unu plian minuton por aktivigi viajn abonojn.

Atendas vian ensaluton la redaktoro, Katalin Kováts ĉe http://edukado.net/.

KER-ekzameno ankaŭ en la Centra Oficejo Al la listo Seminario pri la Literaturo de Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.