Novaĵoj

KER-ekzameno ankaŭ en la Centra Oficejo

Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-11 14:53:20

Apenaŭ finiĝis la administraj laboroj de la lasta, tre sukcesa brazila sekcio, kie trapasis la ekzamenon 33 kandidatoj en tri niveloj, ni jam prepariĝas al la du sekvaj sesioj.

La unua okazos la 30an de decembro paralele en du urboj de Germanio; dum la aranĝoj Novjaraj Renkontiĝoj (en Saarbrücken) kaj Internacia Festivalo (Nördlingen).

La 12an de februaro ni okazigos sesion en Roterdamo (Nederlando), ĉefe por la dungitoj de la Centra Oficejo, sed estas bonvenaj ajnaj aliaj kandidatoj.

Detalajn informojn (klarigojn, specimenojn, statistikojn, regularon) pri la ekzamenoj vi trovas sur la koncernaj paĝoj de edukado.net.

La aliĝilon vi povas elŝuti ankaŭ ĉi tie.

Ni atentigas vin, ke la indikitaj prezoj iom altiĝos en la sekva jaro, sed tiuj, kiuj aliĝos ĝis la 31a de decembro 2010 al ajna sesio, anocnita sur la eventopaĝo, pagas ankoraŭ la ĉi-jaran ekzamenkotizon.

Por pliaj informoj turnu vin al la organizantoj, je la adreso katalin@ikso.net.

Enketo pri la RSS-fluo Al la listo Grava cirkulero pri la abonsistemo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.