Novaĵoj

Forpasis Eva Farkas-Tatar en Hungario

Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-23 17:24:10

Nia redakcio ĵus ricevis la malĝojigan informon pri la forpaso de Onjo Eva, tre konata kaj tre ŝatata hungara esperantistino, konata en multaj landoj de Eŭropo. 

La Cseh-metodajn lecionojn, sed precipe ŝian ĉarman voĉon el la longjare daŭrantaj radioelsendoj neniu povas forgesi. Onjo Eva ĝis la lastaj momentoj aktive partoprenis en la movado, ĉirkaŭ ŝi kolektiĝis aktiva grupo en Budapeŝto por diskutoj, prelegoj, renkontiĝoj. 

Bonvolu legi ŝian prezenton en la Panteono kaj postlasi viajn memorpensojn tie. 

Kun sincera kondolenco al la familio kaj ĉiuj esperantistoj kunrilataj.

Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kiu ankaŭ persone gardas belegajn memoraĵojn pri ŝi. 

Sukcesa Esperanto-informado en la lernejoj de la pola Nowy Sącz Al la listo AMU Poznanon per duobligota donaco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.