Novaĵoj

Vendiĝis la Zamenhof-puzlo - ni prepariĝas al la festo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-12 02:24:36

Sojle de la Zamenhof-festo kaj la naskiĝdatreveno de nia retejo ni kun ĝojo informas vin ke nia Zamenhof-portreto, kiu konsistis el 120-puzlopecoj, sukcese vendiĝis. Ni kolektis per ĝi 12124,86 eŭrojn, kiun sumon ni elspezos por la modernigo de la retejo.Tiuj laboroj komenciĝos en la jaro 2019. 

La puzlopecojn aĉetis ĉirkaŭ cent diversaj personoj. La plej granda donaco venis de nia delonga subtenanto, Synnöve Mynttinen el Finnlando, de kiu ni ricevis 2400 eŭrojn. Tiel estas ŝi kiu ricevos la fizikan puzlon. Ni aparte dankas Synnöve. 

La detalan raporton kaj la malkaŝitajn numerojn de la puzlopecoj vi povas vidi sur la jubilea paĝo

Ĉi-jare ni festos la Zamenhof-tagon per speciala skajpa renkontiĝo al kiu ricevis inviton kelkaj el la  plej aktivaj geonkloj kaj genevoj de Ekparolu!. La gasto de la skajpa kunveno estos Margaret Zamenhof, kiu ankaŭ mem aktivas en Ekparolu! 

Kompreneble ni diskonigos la novajn membrojn de nia PANTEONO kaj atendas plue viajn donacojn.

Por memorigi vin pri nia jubilea naskiĝtago en 2016 bv. spekti la tiaman filmeton kaj tiel pretiĝu ankaŭ vi al nia festo. 

Al ĉiu ni deziras belajn Esperanto-tagojn kaj dankas vin pro via helpo!  

Dek du novuloj en la Panteono Al la listo Forpasis Ginette Martin, nia aktiva kontribuinto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.