Novaĵoj

uea.facila nun havas unu jaron

Kategorio: Movado; Dato: 2020-03-02 15:36:16

 

Antaŭ unu jaro UEA lanĉis facillingvan retejon intencitan por lernantoj. Se vi ne jam konas ĝin, vi trovos ĝin ĉe https://uea.facila.org/.

uea.facila estas celita ne al instruistoj, sed al lernantoj – sed kompreneble multaj instruistoj trovas ĝin utila, ĉar ĝi enhavas multajn mallongajn artikolojn taŭgajn por prezentado dum Esperanto-lecionoj. La plejmulto de la artikoloj havas ankaŭ sondosieron, do lernantoj povas ne nur legi sed ankaŭ aŭdi artikolojn voĉlegitajn kun bona prononco.

 

La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri la Esperato-movado, sed estas ankaŭ ĝeneralaj legaĵoj, facillingvaj filmetoj, kalendaro de estontaj kunvenoj kaj aliaj. Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblecon komenti sub la artikoloj, prezenti sin en la paĝo “Niaj legantoj”, kaj sendi mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj agadoj.

 

La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama vortlisto de Kontakto, nun reviziita. Aldonitaj vortoj rilatas plejparte al komputado kaj Interreto, dum estis forigitaj kelkaj vortoj, kiuj ne ofte estas bezonataj en tia retejo. La reviziita vortlisto troviĝas ĉe: https://uea.facila.org/vortlisto/. Elŝuteblas elpresebla versio de la vortlisto.

 

Ĉiuj artikoloj estas mallongaj kun ne pli ol 400 vortoj. Lernantoj ne volas legi longajn artikolojn! Nur la rubriko “Legaĵoj” akceptas iom pli longajn artikolojn, ĝis maksimume 600 vortoj.

 

Kiel redaktoro de uea.facila, mi kunlaboras kun ILEI kaj Juna amiko. Tre grava estis ankaŭ subvencio de ESF, kiu ebligis al mi uzi la servojn de programisto por krei tute modernan kaj belaspektan retejon.

 

Kiel la uzantoj de edukado.net povas kunlabori kun tiu retejo?

En pluraj manieroj. Plej grave, prezentu ĝin al viaj lernantoj kaj kuraĝigu ilin mem legi ĝin. Proponu al ili, ke ili sendu sian sinprezenton kun foto por la rubriko “Niaj legantoj”, kaj ke ili aldonu komentojn sub la artikoloj.

 

Krome mi, kiel redaktoro, bonvenigos kontribuojn de la uzantoj de edukado.net. Se estas malfacile por vi verki facile, ne maltrankviliĝu: mi mem volonte redaktos kaj simpligos artikolojn senditajn por uea.facila. Mi ĉiam tamen petos aprobon de la verkinto antaŭ ol aperigi redaktitan artikolon sub ties nomo.

 

Anna Lowenstein

 

Ps. Jen artikolo pri nia programo Ekparolu ĉe uea.facila.

Akcelilo por multlingveco Al la listo Novaj ebloj en la KURSEJO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.