Novaĵoj

Akcelilo por multlingveco

Kategorio: Movado; Dato: 2020-03-04 10:46:21

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Multlingva akcelilo, projekto pagita de EU per kvaronmiliono da eŭroj estas finfarita. Pli detale pri ĝi vi post kelkaj tagoj povos legi el Eŭropa Bulteno. Nun mi nur informas vin ĉiujn ke oni povas libere aliri ĝin kaj uzi (temas pri enkonduka kurso por lerni fremdlingvojn en lernejoj (efektive limigitan kurson de Esperanto) kiun povas uzi iu ajn instruisto en lernejo, ne konanta Esperanton. Nun ĝi estas preta en la angla, kroata, slovena, slovaka, bulgara, germana kaj Esperanto kiuj estis kontraktitaj por la financantoj, (grandparte jam pretas la franca, hispana, portugala kaj la rusa) sed oni povas daŭrigi la liston en ĉiu lingvo, por kiu iu pretas traduki la instrukciojn . La projekto estas rete kaj libere uzebla de ĉiuj senpage.
Jen la nuna kontaktlinio (kiu verŝajne baldaŭ ŝanĝiĝos por esti pli facile trovebla): www.lernu.net/eo/instruado

Raportis: Zlatko Tišljar, la ĉefaŭtoro de la projekto
 

Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento Al la listo uea.facila nun havas unu jaron

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.