Novaĵoj

Interkultura renkontiĝo kadre de la Interlingvistikaj studoj

Kategorio: Movado; Dato: 2021-10-27 23:04:14

    Post la septembra starto de la nova interlingvistika grupo ni raportis pri la grandnombra kaj multkultura partoprenantaro: 41 partoprenantoj el 21 landoj; 21 studentoj venas el Eŭropo (Britio, Ĉeĥio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Norvegio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio) kaj 20 el naŭ ekstereŭropaj landoj (Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Indonezio, Irano, Koreio, Kubo, Pakistano, Vjetnamio). Tio estas bonega kaj natura bazo por interkulturaj kaj interlingvaj komparoj tra Esperanto, kio jam komenciĝis dum la kursoj pri Esperanta kulturo kaj Fonetiko.
    Post hibrida sesio en septembro kiun partoprenis la duono surloke en Poznano, la dua semajnfina sesieto en oktobro (23-24) estis plene virtuala tra zoom. Tio ebligis la inviton de eksteraj prelegantoj, prezentadojn de la gestudentoj, diskutadon kaj ekzercadon pri la traktataj temoj. La multkultura studentaro ludis la ĉefan rolon prezentante gravajn kulturaĵojn, lokojn kaj eventojn en Esperantio pri kiuj ili mem havas sperton: Radio Havano Kubo (Ariadne García Gutiérrez, mem kunlaborantino), La Brita Esperantisto (Tim Owen, la redaktoro), brazilaj e-gazetoj (Manuela Burghelea, kiu nun esploras ilin en Brazilo), la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang (Folia: Li Xin el Zaozhuang, Ĉinio), Bhinneka Tunggal Ika kaj Esperantujo (Arya Ferduzi el Indonezio), la fama esperantista verkisto Laŭlum (far lia iama lernantino YU Jianchao), Esperanta arto kaj muziko (Benoît Stasiaczyk, mem muzikisto, franco vivanta en Ĉinio). Jukka Pietiläinen (Finnlando) kiel gastpreleganto skizis la historion de esperanta gazetaro kaj elstarigis la plej signifajn.

Same kadre de la kurso pri Komunikado okazis interesaj studentaj prezentoj pri komunikado de: hundoj (Lisa Bannier el Francio), katoj (Harry Baron el Britio); pri metakomunikado en Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj (Arko: GONG Xiaofeng, Ĉinio), diferenco en nomuzado inter orientaj kaj okcidentaj landoj (surbaze de pridemandado far Ĝojo: Hoan Thi Tran el Vjetnamio); komunikado inter kuracisto kaj paciento (far la kuracistino Margaret Zaleski-Zamenhof el Francio). Kadre de amaskomunikado la reta komunikado ricevis specialan atenton (Milan Kolka el Ĉeĥio).

En oktobro kiel gastpreleganto Humphrey Tonkin parolis pri la poezio de la unua periodo de la Esperanta literaturo kaj entute pri la rolo de esperanta literaturo en la stabiliĝo de la lingvo. La interesan prezenton sekvis vigla diskutado kiun partoprenis la kursgvidanto Tomasz Chmielik.

Nicolau Dols daŭrigis la traktadon de fonetiko kaj prezentis la analizilon de la programo Praat.

La okazigo ne nur de la hibridforma studsesio disvolviĝis sukcese danke al la teknika realigo de Katalin Kováts, sed ankaŭ la nuna virtuala. Pri la programo ŝi pretigis filmitajn registraĵojn, kiujn la studentoj – kiuj pro la horzonaj diferencoj ne ĉiam povis realtempe ĉeesti – povas spekti en la sekvaj semajnoj. La studmaterialoj kaj taskoj estas disponigitaj en la Klerigejo de edukado.net, same la registrado de plenumitaj taskoj.
 

Ilona Koutny

Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Kiom da Esperanto-kursoj funkcias nun en la mondo? Al la listo Premio Maŭro La Torre

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.